Vanadzor

Vanadzor (armene Վանաձոր) estas urba municipa komunumo kaj la tria plej granda urbo de Armenio, situanta en la nordo de la lando. Vanadzor estas la ĉefurbo kaj plej loĝata urbo de la provinco Lori. Ĝi situas ĉirkaŭ 128 kilometrojn (80 mejloj) norde de la ĉefurbo Erevano. Laŭ la censo de 2011 la urbo havis 86.199 loĝantojn, malpli ol 148.876 raportitaj ĉe la oficiala censo de 1979. Nuntempe la urbo havas proksimuman loĝantaron de 82 200 laŭ la oficiala takso de 2016. Vanadzor estas la sidejo de la Diocezo de Gugark de la Armena Apostola Eklezio. La urbo estas tre fama pro sia kemia centralo, kiu situas periferie de la urbo.

Vanadzor
Vanadzor new collection.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2001–2024 [+]
Retpaĝaro vanadzor.am [+]
Demografio
Loĝantaro 90 525  (2017) [+]
Loĝdenso 3 607 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 44° 29′ O (mapo)40.81277777777844.488333333333Koordinatoj: 40° 49′ N, 44° 29′ O (mapo) [+]
Alto 1 350 m [+]
Areo 25,1 km² (2 510 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Vanadzor
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Vanadzor [+]
Information icon.svg
vdr

Kirovakan estis la sovetia nomo de la urbo. La urbo estis renomita en 1935 post la morto de Sergej Kirov omaĝe al li. La sovetia nomo de la urbo estas, verŝajne, plu uzata en Armenio paralele kun la nova. Kvankam ĝi ne plu nomiĝas Kirovakan, armenoj daŭre uzas tiun nomon en ĉiutaga lingvo.

EtimologioRedakti

Vanadzor estis konata kiel Gharakilisa (aŭ Karakilisa), signifanta la nigran eklezion en la turka lingvo ĉe ĝia fondaĵo dum la tagoj de la Rusa Imperio. Post sovetiĝo de Armenio, la urbo ricevis la nomon Kirovakan (armene: Կիրովական) en 1935, laŭ la rusa bolŝevika gvidanto Sergej Kirov. Post la sendependeco de Armenio, Kirovakan estis renomita kiel Vanadzor en 1992. La nomo Vanadzor konsistas el du armenaj vortoj, vank (armene: վանք), 'monaĥejo, preĝejo', kaj dzor (armene: ձոր) 'valo'. Tiel, la nomo de la urbo signifas "Valo de la monaĥejo" aŭ "Valo de la preĝejo".[1]

HistorioRedakti

Antikvo kaj mezepokoRedakti

 
''Karakilisa'' (nuna Vanadzor) en 1892.
 
Malnovaj ĥaĉkaroj en Vanadzor

La areo de nuna Vanadzor estas loĝita ekde la Bronzepoko, surbaze de la tomboj kaj aliaj historiaj restaĵoj trovitaj sur la proksimaj montetoj de Tagavoranist kaj Maŝtoc. Dum la antikvaj armenaj reĝlandoj, la areo estis konsiderata kiel parto de la taŝira kantono Gugark; la 13-a provinco de la Reĝlando Armenio (Granda Armenio), ĝis la fino de la regado de la Artaksida dinastio super Armenio en la 1-a jarcento p.K. Poste, la regiono estis regata de la aliaj armenaj dinastioj kiaj la arsakidoj kaj bagratidoj. Antaŭ la fino de la 10-a jarcento, la areo iĝis parto de la Loria reĝlando (Reĝlando de Taŝir-Dzoraget) ĝis la komenco de la 12-a jarcento.[2] Kun la invado de la selĝukaj turkoj, la regiono submetiĝis al la regado de la Granda Selĝuka Imperio. La setlejo estis nomita Gharakilisa (nigra eklezio en la tjurka) fare de la selĝukoj eble jam en la 13-a jarcento, la nomo estis prenita de la nigre-ŝtonigita armena preĝejo de la Sankta Dipatrino sur proksima monteto.[3]

Moderna epokoRedakti

En 1801, la tuta regiono Lori iĝis parto de la Rusa Imperio kune kun la kartvela ŝtato. Lori estis strategie grava teritorio por la rusaj defendaj fortoj ĉe la limo kontraŭ Persio. En 1826, la setlejo Gharakilisa estis tute detruita de Hasan Ĥan dum la rusa-persa milito. En 1828, la rusoj fondis novan urbon kiel ĉefa centro por la dissendo de siaj trupoj dum la rusa-turka milito de 1828–1829. Laŭ Ĥaĉatur Abovjan, la loĝantaro de Gharakilisa ne estis pli ol 600 antaŭ la fino de la 1820-aj jaroj, ĉefe konsistante el migrantoj de Erevano. En 1849, ĝi iĝis parto de la Erevana Gubernio ene de la Rusa Imperio. Sub ĝia nova administra stato, Gharakilisa estis inundita de multaj centoj da migrantaj armenaj familioj de Kars, Ardahan kaj okcidentarmenaj urboj Karin (Erzurum) kaj Darojnk (Doğubeyazıt).

La urbo ĝuis konsiderindan leviĝon tra la malfermo de la fervojo al Tbiliso en 1899. La najbareco de la urbo estis la loko de la Batalo de Karakilisa en majo 1918, kiam la plimultitaj soldatoj de generalo Tovmas Nazarbekjan, gvidataj de Garegin Nĵdeh sukcese defendis la regionon kontraŭ la invada turka armeo, puŝante ilin reen nur kelkajn tagojn post la decida armena venko en la Batalo de Sardarapat, tiel permesante al la Armena Demokratia Respubliko ekzisti. Sur la norda flanko de la aŭtovojo Spitak-Vanadzor, ĉirkaŭ 2 km okcidente de la urbo, estas malgranda sanktejo en la ruinoj de preĝejo, loko de planita monumento al tiu batalo.

 
Urbocentro de Vanadzor

Soveta epokoRedakti

En 1920, post nur 2 jaroj da sendependeco, Armenio falis sub sovetian regadon. La unua urba disvolva plano por Gharakilisa, iniciatita de arkitektoj Karo Halabjan, Mikajel Mazmanjan kaj Gevork Koĉar, estis adoptita en 1929–1930. Laŭ la nova plano, la urbo pligrandiĝis al la oriento kaj la okcidento. En 1935, la sovetianoj renomis la urbon Kirovakan laŭ la bolŝevika gvidanto Sergej Kirov. En 1939, nova renoviga plano por la urbo, kreita de arkitektoj N. Zargarjan kaj A. Minasjan, estis enkondukita por krei industrian distrikton kaj somerferiejan kvartalon. La centro de la urbo estis renovigita dum la 1950-aj jaroj. La centra urboplaco nomita laŭ Sergej Kirov (nun Placo Hajk) estis konstruita kune kun la ĉirkaŭa registaro kaj administraj konstruaĵoj.

NuntempoRedakti

Post la sendependeco de Armenio, Kirovakan estis renomita Vanadzor laŭ la rivero Vanadzor kiu fluas tra la urbo.

Vanadzor, kune kun Gjumri kaj Spitak (25 km okcidente), suferspertis konsiderindan damaĝon pro tertremo en 1988 kiam 564 loĝantoj mortis en la urbo. Male al la du aliaj urboj, la plej multaj konstruaĵoj en Vanadzor estis nedifektitaj de la tertremo.

Geografio kaj klimatoRedakti

 
Vidaĵo de Vanadzoro el la sudoriento

Vanadzor, la ĉefurbo de la provinco Lori, situas 128 km norde de Erevano kaj 64 km oriente de Gjumri.

Je averaĝa alteco de 1.350 metroj super la marnivelo, Vanadzor situas en la valo de la rivero Pambak, ĉe la punkto kie la riveroj Tandzut kaj Vanadzor kuniĝas kun la rivero Pambak. La urbo estas ĉirkaŭita de la pli ol 2.500-metraj altaj montoj Bazum kaj Pambak. La sudaj kaj orientaj regionoj estas dense arbarkovritaj dum norde kaj okcidente estas nur kovritaj de arbustoj kaj plantoj.

La klimato de Vanadzor estas karakterizita per malvarmetaj someroj kaj relative mildaj vintroj. La averaĝa temperaturo vintre estas −4.2 °C, dum somere ĝi atingas ĝis 20 °C . La klimato de Vanadzor estas klasifikita kiel humida kontinenta (klimata klasifiko de Köppen). La kvanto de pluvado estas proksimume 650 mm.

La Botanika Ĝardeno de Vanadzor situanta en la sudokcidento de la urbo estas unu el la 5 botanikaj parkoj ene de la Respubliko Armenio.

DemografioRedakti

 
Vanadzora centra parko
 
La sidejo de la Diocezo de Gugark

La loĝantaro de Vanadzor kreskis iom post iom ekde 1849, post iĝi parto de la Erevana Gubernio.

La loĝantaro de Kirovakan-Vanadzor signife pliiĝis post la dua mondmilito, kiam Stalin permesis senkaŝan enmigradon al la Armena Soveta Socialisma Respubliko kun la promeso je pli bona vivo por la alvenantaj armenoj en la historian patrujon. Pli ol 150 000 armenoj el diversaj partoj de Eŭropo kaj Proksima Oriento, plej multaj postvivantoj de la Armena genocido, enmigris kaj ekloĝis en Kirovakan. Pro la severaj kondiĉoj truditaj de la soveta inteligenteco kaj la Ministerio pri Internaj Aferoj, multaj el la enmigrintoj estis senditaj al laborpunejoj en Siberio kaj aliloke. La kialo de tia senrespekta traktado al la armenaj enmigrintoj estis ĉar preskaŭ ĉiuj estis pli kleraj ol la loka komunumo, parolis pli ol 3 lingvojn, kaj estis fidelaj sekvantoj de la Armena Apostola Eklezio, io kiu estis konsiderita minaco por la nacia sekureco de la Stalinisma Registaro. Malgraŭ la malfacilaĵoj, pli okcidentaj armenoj enmigris al Kirovakan dum la sekvaj jaroj. Tamen multaj el la enmigrintoj forlasis la urbon kaj revenis al siaj diasporaj landoj, inkluzive Kipron, Libanon, Sirion, Grekion, Francion kaj Usonon. Nuntempe ĉirkaŭ 2.000 okcidentaj armenaj setlejanoj loĝas en Vanadzor, la plej multaj el kiuj ankoraŭ uzas la okcidentan armenan dialekton dum la ĉiutaga vivo.

Dum la plimulto de Vanadzor estas etnaj armenoj, ekzistas ankaŭ malgrandaj komunumoj de rusa, ukraina kaj greka loĝantaro.

ReligioRedakti

La plimulto de la loĝantaro apartenas al la Armena Apostola Eklezio. Vanadzor estas la sidejo de la Diocezo de Gugark de la Armena Apostola Eklezio, servanta la loĝantaron de la provinco Lori. La urbo estas hejmo de 4 preĝejoj kaj 2 kapeloj:[4]

 
Katedralo Sankta Gregorio de Narek
  • Preĝejo de la Sankta Dipatrino: malfermita en 1831, ankaŭ konata kiel Gharakilisa 'nigra preĝejo', estas unu el la plej malnovaj konservitaj preĝejoj de la urbo. Ĝi estis tute renovigita en 1999.
  • Kapelo Kamakatar, situanta ĉe la nordoriento de la urbo (kvankam ĝi origine devenas de la mezepoka periodo). Malgraŭ devenado de la mezepoka periodo, la nuna konstruaĵo estis rekonstruita en 1841.
  • Preĝejo de la Naskiĝo de Feliĉega Virgulino Maria, malfermita en 1895, servas la malgrandan rusan ortodoksan komunumon de la urbo.
  • Preĝejo Surb Sarkis de Vanadzor, malfermita en 2000, situas proksime al la prelata konstruaĵo.
  • Katedralo Sankta Gregorio de Narek, malfermita en 2005, estas nomita laŭ Sankta Gregorio de Narek por memorfesti la 1000-jaran datrevenon de sia Libro de Lamentoj. Ĝi estas nuntempe la sidejo de la Diocezo de Gugarko de la Armena Apostola Eklezio.
  • Kapelo de la Sankta Infano malfermiĝis en la infana tendaro Cicernak de Vanadzor en 2006.

KulturoRedakti

 
Ŝtata muzeo Stepan Zorjan en Vanadzor

Vanadzor havas plurajn arkeologiajn lokojn inkluzive de la proksima monteto Maŝtoc, kiu gastigas multajn restaĵojn de la 4-a jarmilo a.K. La arkeologia muzeo Lori-Pambak malfermita en 1938 estas dediĉita al la historio kaj etnografio de Gugark-regiono. Ĝi nuntempe havas kolekton de ĉirkaŭ 34,000 varoj, iloj kaj artefaktoj.

Vanadzor estas la kultura centro de la provinco Lori kaj nordorienta Armenio. La Kulturdomo Vanadzor nomita Charles Aznavour estas unu el la plej grandaj centroj en Armenio. La muzika lernejo Eduard Kzartmjan estas elstara artlernejo fondita en 1934. La Belarta muzeo Vanadzor funkcias ekde 1974, dum la domo-muzeo de verkisto Stepan Zorjan funkcias ekde 1990.[5]

La urbo estas hejmo de multaj teatroj inkluzive de la Bohemia Ĉambra Teatro de Vanadzor, Muzika Teatro Vanadzor, Dramteatro Hovhannes Abeljan kaj Pupteatro Vanadzor. Aliaj famaj artaj ensembloj de Vanadzor inkluzivas Horevel Folklora Danca Ensemblo (kiu estis fondita en 1958), Vanadzora Ĉambra Ĥoro (1989), kaj Vanadzor Ĉambra Orkestro (1993).

Vanadzor ankaŭ produktis multajn famajn rokmuzikajn grupojn inkluzive de Lousnelius, Lav Eli kaj Vordan Karmir. La urbo estas hejmo de 4 publikaj bibliotekoj same kiel 4 porinfanaj bibliotekoj.[6]

TransportadoRedakti

 
Fone, la Vanadzora trajnstacio.

Vanadzor estas ligita al aliaj partoj de Armenio per fervojo kaj aŭtovojo. La Aŭtovojo M-6, kiu ligas la ĉefurbon Erevano kun la kartvela ĉefurbo Tbiliso, trapasas Vanadzor. La urbo estas ligita kun la provinco Tavuŝo oriente tra la aŭtovojo M-8.

Vanadzor havas stacidomon, kiu ankaŭ ligas la urbon kun norda kaj centra Armenio. En aprilo 2012, la Zamarlu-ponto estis malfermita ĉe la fervoja sekcio Vanadzor-Ajrum por garantii sekuran trairon de la trajnoj sur ĉi tiu segmento. Nuntempe la fervoja sekcio Vanadzor-Fioletovo estas konstruata ene de la kadroj de la armena fervoja disvolva programo.[7]

Nuntempe sub rekonstruo, la Flughaveno Stepanavan situanta 44 km norde de Vanadzor estas la plej proksima flughaveno al la urbo.

EkonomioRedakti

IndustrioRedakti

 
Kemia industrio en Vanadzor

La urbo Vanadzor estas la ĉefa industria centro de la provinco. La industrio de la urbo estas sufiĉe diversa kun multaj firmaoj specialigitaj pri vestaĵa fabrikado, kemiaj produktoj, konstrumaterialoj kaj laktaĵoj. La plej grandaj vestoproduktantoj de la urbo estas la vestfabrikejo "Dav-Gar" fondita en 1962, la Darbbag-a Kudra Fabriko fondita en 1977 (privatigita en 1996), la "Sarton" Kudra Fabriko fondita en 1990, "Ruz-Dan" fabrikejo fondita en 2000. La plej grandaj kemiaj plantoj de Vanadzor inkluzivas la "Vanadzor ChimProm" fonditan en 1929, la entreprenon "Gipk" por polimeraj materialoj fonditan en 1967, kaj la "Gary Group" por polimeraj materialoj fonditan en 1998. La "Beton" entrepreno fondita en 1988, la fabrikejo "Bionik" fondita en 2004, kaj la fabrikejo "Karaberd" fakas pri konstrumaterialoj. La "DIET LLC", la fabrikejo "K&K" kaj la fabrikejo "Katnagorts" estas specialigitaj pri laktaĵoj. Aliaj ĉefaj industriaj plantoj de Vanadzor inkluzivas la elektromekanikan fabrikejon "Ardvin" fonditan en 1956, la entreprenon pri pretvaloraj ŝtonoj "Gems De Luxe" fonditan en 1996, kaj la fabrikejon "Jerutsogh" por hejtado de ekipaĵoj.

Multaj malgrandaj plantoj por produktado de konstrumaterialoj, ĉefe tofo, bazalto kaj argilo funkcias ankaŭ en Vanadzor.

La urbo estas hejmo de la termika centralo Vanadzor malfermita en 1961.

 
Hotelo Gugark

TurismoRedakti

Vanadzor estas feria centro en norda Armenio pro la milda klimato, pura aero kaj mineralaj fontoj. Multaj hoteloj kaj kuraclokaj feriejoj estas konstruitaj en la urbo kaj la proksima kamparo.

La urbo estas ligita kun aliaj ĉefaj urboj de Armenio kun fervojo kaj aŭtovojo.

Vanadzor Armenia Health Resort & Hotel estas inter la plej signifaj feriejoj kun akvopurigaj proceduroj (mineralakvo "Lori") kaj kotaj/torfoj.

EdukadoRedakti

Vanadzor estas hejmo de multaj edukaj institucioj servantaj la loĝantaron de la urbo kaj la loĝantojn de la provincoj Lori kaj Tavuŝo.

La jenaj edukaj institucioj nuntempe funkcias en la urbo:

  • Vanadzora Ŝtata Universitato Hovhannes Tumanjan malfermiĝis en 1969, kun 5 sekcioj:
    • Filologia Fakultato,
    • Fakultato de Historio kaj Geografio,
    • Pedagogia Fakultato,
    • Fakultato de Biologio kaj Kemio,
    • Fakultato de Fiziko kaj Matematiko.
  • Vanadzor-kampuso de la Nacia Politeknika Universitato de Armenio Petros Melkonjan, funkcianta ekde 1959, inkluzive de 2 fakultatoj:
    • Fakultato de Teknologioj kaj Sektora Ekonomio,
    • Fakultato de Natursciencoj kaj Komunikadaj sistemoj.
  • Vanadzor-kampuso de la Armena Nacia Agrara Universitato, funkcianta ekde 2004.
  • Armen-Rusa Internacia Universitato Mĥitar Goŝ malfermiĝis en 1995, nuntempe hejmo de 5 fakultatoj, inkluzive de: Juro, Administrado, Fremdaj lingvoj, Pedagogio, kaj Medicino.

La 29-an de oktobro 2016, la Teknologia Centro Vanadzor estis malfermita en la urbo por provi antaŭenigi la komercan kaj teknologian medion en la tuta regiono. Ĝenerale en la urbo funkcias 6 teknikaj mezaj altlernejoj, 30 publikedukaj lernejoj kaj 20 infanvartejoj.[8]

SportoRedakti

PiedpilkoRedakti

 
Vanadzora piedpilka stadiono

Piedpilko estas populara en Vanadzor. La nuntempe malaperinta futbala klubo Lori Vanadzor fondita en 1936, estis unu el la plej maljunaj futbalaj kluboj en Armenio. Post la sendependiĝo de Armenio, la teamo reprezentis la urbon en hejmaj konkursoj ĝis 2006 kiam estis dissolvita pro monaj malfacilaĵoj.[9]

La plej granda sportejo en la urbo estas la stadiono Lori kun kapacito de 5 000 spektantoj. Ĝi estas ĉefe uzata por futbalaj matĉoj. Renoviga plano celis modernigi kaj aktualigi la stadionon por plenumi la postulojn de UEFA.

La FFA Vanadzora Futbala Akademio malfermis siajn pordojn la 29an de oktobro 2016. Ĝi estas hejmo de 3 naturherbaj stadionoj kaj unu plia kun artefarita herbo.[10][11]

En 2017, nova futbala klubo nomata Lori estis fondita en 2017 de Tovmas Grigorjan; denaska komercisto de Vanadzor. La klubo debutis ĉe profesia futbalo per la konkurso 2017–2018 en la Armena Supera Ligo.

 
Vanadzora skiejo

Aliaj sportojRedakti

Fucalo estas inter la popularaj teamaj sportoj en la urbo. La vanadzora futsala teamo ludas ĉe la armena fucala superligo. La Armenia Sporta Areno de Vanadzor estas la sidejo de la teamo.

Manpilko kaj flugpilko ankaŭ estas popularaj en Vanadzor. Multaj sportaj lernejoj funkcias en la urbo sub la superrigardo de la komunumo, inkluzive de la lernejoj de naĝado, atletiko, halterlevo, ŝako, arta gimnastiko, tabloteniso kaj badmintono.

Vintraj sportoj ankaŭ estas praktikataj en Lori-provinco. Skiejo proksime de Vanadzor funkcias dum la neĝa sezono, ĝenerale inter decembro kaj marto.

Ĝemelaj urbojRedakti

Vanadzor estas ĝemela urbo kun:[12]

GalerioRedakti

ReferencojRedakti

  1. John Everett-Heath, The Concise Oxford Dictionary of World Place Names, 2019, Ŝablono:Isbn, s.v.
  2. Hovhanessian, Richard G. (1997) The Armenian People from Ancient to Modern Times. New York. St. Martin's Press, 299
  3. ՎԱՆԱՁՈՐ-ԿԻՐՈՎԱԿԱՆ-ՂԱՐԱՔԻԼԻՍԱ
  4. Kamkatar chapel
  5. Muzeoj en Vanadzor
  6. Bibliotekoj en Vanadzor
  7. President Serzh Sargsyan conducted a working visit to Lori and Tavush marzes
  8. VTC, About us
  9. FFA President’s cognitive visit to Vanadzor
  10. Vanadzor football academy
  11. Vanadzor Football Academy is open
  12. Քույր քաղաքներ (). Vanadzor. Alirita 2020-07-02.