Vanatinajo

(Alidirektita el Vanatinai)

Vanatinajo, VanatinaiTagula-Insulo ( antaŭe nomita Sudest – Sudorienta Insulo ) estas vulkaninsulo en la sud-oriento de Ludovik-Insularo ene de Provinco Golfeto Milne de Papuo-Nov-Gvineo. La insulo, bordata de koralaj rifoj, situas proksimume 360 km sudoriente de Novgvineo. Kun areo de 865,7 km², ĝi estas la plej granda insulo de la insularo. Vanatinajo-Vilaĝo, la ĉefa setlejo, troviĝas je la nordokcidenta marbordo. La loĝantaro de la insulo sumiĝis je 2,300 proksimume, en 1978. La ĉefa eksportaĵo estas kopro.

Vanatinajo
Vanatinajo
Vanatinajo
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Ludovik-Insularo
Geografia situo 11° 30′ S, 153° 26′ O (mapo)-11.5153.43333333333806Koordinatoj: 11° 30′ S, 153° 26′ O (mapo) f1
Vanatinajo (Papuo-Nov-Gvineo)
Vanatinajo (Papuo-Nov-Gvineo)
DEC
Vanatinajo
Vanatinajo

Map

Longo 63 kmf2
Larĝo 13 kmf3
Areo 865,7 km² f4
Plej alta loko Riu-Monto
806 mf5
Loĝantaro 2 300
2,7 loĝ./km²
Ĉefa loko Vanatinai
vdr
Vanatinajo vidita ekde la spaco. Jejna-Insulo estas ankaŭ videbla norde (supre).

La insulo longas 63 km, etendante nordokcidenten-sudorienten. Ĝi larĝas ĝis 13 km. Arbara montara ĉeno estas tra la longeco de la insulo, kun la plej alta pinto, Riu-Monto (806 m) apud la centro. La plej gravaj pintoj de la ĉeno, ekde okcidento ĝis oriento :

  • Madau-Monto (269 m)
  • Gangulua-Monto (439 m)
  • Riu-Monto (806 m)
  • Arumbi-Monto (350 m)

La insulo estis la loko de orimpetego kiu pintis en 1889. Oro estis trovita en preskaŭ ĉiuj el la akvokursoj de la insulo [1].

Rambuso Creek estas vilaĝo apud la norda orienta ekstremo de la insulo. La enirejo tra la rifo al la haveno estas profunda kaj facile videbla dum la tagolumo. Multaj vizitantaj jaĥtoj kaj lokaj komerc-ŝipoj uzas tiuj protektitan ankrejon.

Biogeografie la insulo estas parto de la Ludovik-insularaj pluvarbaroj.

Pluraj specioj estas endemiaj en la insulo.

Referencoj redakti

  1. angle Pacific Islands Yearbook, 13th ed., Sydney, New York 1972