Vandalismo

vola damaĝo de objekto aŭ strukturo

Vandalismo estas la intenca difektado aŭ detruado de objektoj kiuj apartenas al aliulo(j). La fenomeno estas nomata laŭ la popolo la Vandaloj, kiuj interalie plurfoje atakis Romon kaj tie kaŭzis detruojn.

Damaĝita fenestro de aŭtobuso
Fumiĝanta rubujo en urbo Kaliningrad, Rusio, la 26-an de decembro 2007.

Ĝenerale temas pri stultaĵoj kiel renversi rubujojn, makuli murojn per grafitio, bruligi rubaĵon kaj paperon kaj grate difekti aŭtomobilojn, sed ankaŭ okazas grandskalaj detruoj de neripareblaj kulturaj trezoroj kiel ekz-e la Budhoj el Bamijano.