Vank (armene: Վանք, "monaĥejo"; azere: Vəngli) estas armena vilaĝo situanta en la pridisputata regiono de Montara Karabaĥo ( de jure parto de Azerbajĝano, sed de facto administrita fare de la Arcaĥa Respubliko). Ĝia loĝantaro en 2005 estis 1.284.

La vilaĝo vidata el la monaĥejo Gandzasar.

La vilaĝo Vank estas ĉirkaŭita de pluraj historiaj monumentoj mezepokaj. La plej elstara inter ili estas la monaĥeja komplekso de la 13-a jarcento, Gandzasar (konstruita de 1216-1238), kiu superrigardas la vilaĝon kaj estis konstruita de la armena reganto de la princlando Ĥaĉeno, princo Hasan-Ĝalal Daŭla[1][2] .

En la jaroj post la konkludo de la milito en Montara Karabaĥo (1988-1994), la vilaĝo kreskis per investoj de la armena diasporo. Levon Hajrapetjan, rusa-armena komercisto kaj naskiĝinto de Vank, financis la rekonstruon de hejmoj, de la loka lernejo, kaj sponsoris la konstruadon de bestoĝardeno kaj de la proksima Eklektika Hotelo, kiu similas ŝipon.

En oktobro 2008, Vank ankaŭ estis unu el pluraj ejoj en Arcaĥa Respubliko por amasa geedziĝo de 560 armenaj paroj.

Referencoj redakti

  1. (2001) Armenia: A Historical Atlas. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 119–120. ISBN 0-226-33228-4.
  2. A Wonder in Karabakh: A visit to the "mysterious" attraction of Vank (31a de aŭgusto 2007). Arkivita el la originalo je 2013-06-14. Alirita 2020-10-03.