Vanuatuaj pluvarbaroj

La vanuatuaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la novgvinea-melanezia ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi inkluzivas la insulojn de Vanuatuo, kune kun la Insularon Santa Cruz kiu dependas de la najbaraj Salomonoj. Biome la ekoregiono apartenas al la tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. Ĝi troviĝas en la tutmondaj 200-regiono Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj kiu kongruas kun la biodiverseco-riĉaĵejo Orient-melaneziaj Insuloj.

Vanuatuaj pluvarbaroj
arbaro • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso • ekoregiono [+]
Koordinatoj15° 19′ 48″ S, 166° 55′ 12″ O (mapo)-15.33166.92Koordinatoj: 15° 19′ 48″ S, 166° 55′ 12″ O (mapo)

Vanuatuaj pluvarbaroj (Vanuatuo)
Vanuatuaj pluvarbaroj (Vanuatuo)
DEC
Map
Vanuatuaj pluvarbaroj
vdr
Rivereto en insulo Efate.

Flaŭro redakti

 
Insuleto Eretoka apud Insulo Efate.

La vegetaĵaro de la Insuloj de Santa Cruz estas malaltaĵa pluvarbaro kaj diferencas de tiu de la resto de la ekoregiono. En la Insuloj de Santa Cruz oni trovas du el la dek du kutimaj arbospecioj el la salomonaj pluvarbaroj : Campnosperma brevipetiolata (anakardiacoj) kaj Calophyllum vitiense (kluziacoj). Kvankam la altitudo de la insuloj de Santa Cruz ne superas 924 metrojn, oni tie ĉi trovas montaran specion kia Metrosideros ornata (mirtacoj). Aliaj okulfrapaj specioj inkluzivas Gmelina solomoensis (lamiacoj), Parinari corymbosa (rozacoj), Paraserianthes (Albizia) falcataria, Pterocarpus indicus (fabacoj), kaj Endospermum medullosum (eŭforbiacoj). Agatido troviĝas en la Insuloj de Santa Cruz, kune kun Dacrydium elatum kaj pluraj sizigiaj specioj, kiuj ĝenerale estas montaraj specioj aliloke [1].

Natura vegetaĵaro en la resto de Vanuatuo ŝanĝiĝas kune kun altitudo, substrato, kaj aspekto. Oni klasifikas ĝin en malaltaĵan arbaron, montaran arbaron, deciduan arbaron kaj arbustaron sur novaj vulkanaj supraĵoj, marbordan vegetaĵaron, kaj sekundaran vegetaĵaron [1].

Malaltaĵaj pluvarbaroj estas la natura vegetaĵaro je ĉiuj sudorientaj, aŭ lofaj flankoj de la insuloj de Vanuatuo, kaj krome ili povas esti subdividitaj en alte- kaj mezalte-staturajn arbarojn, kompleksajn densajn arbedarojn kovritaj kun lianoj, marĉarbarojn, arbarojn de Agathis kaj Calophyllum, kaj miksarbarojn sen koniferoj kaj Calophyllum. La kompleksa arbedaro, kovrita kun lianoj, estas la plej vaste disvastiĝinta arbartipo en la pli grandaj nordaj insuloj; ĝi rilatas al ciklona perturbo kaj estas strukture heterogena. Arbaro de Agathis-Calophyllum troviĝas nur en la sudaj insuloj (Erromango kaj Anatom), kvankam dissemitaj Agathis spp. estas raportitaj en okcidenta Espiritu Santo [2] .

Montaraj arbartipoj konsistas el Agathis kaj Podocarpus kiuj vegetas en krado de Metrosideros, Syzygium, Weinmannia, Geissois, Quintania, kaj Ascarina. Ili ekas je altitudoj de proksimume 500 metrojn kaj transiras en kriplan neregulan nebularbaron supren ĝis la pintoj de la Vanuatua montaro [2] .

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mueller-Dombos & Fosberg 1998
  2. 2,0 2,1 Mueller-Dombois & Fosberg 1998

Bibliografio redakti

  • angle Bauer, A. M. 1988 : Hypothesis: A geological basis for some herpetofaunal disjunctions in the Southwest Pacific, with special reference to Vanuatu. Herp. J. 1: 259-263.
  • angle Mueller-Dombois, D. 1998 : Chapter 3: Eastern Melanesia. Pages. 84-161 in D. Mueller- Dombois and F. R. Fosberg (editors). 1998. Vegetation of the Tropical Pacific Islands. New York: Springer-Verlag, pp 733.

Vidu ankaŭ redakti


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj   Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj   Nov-Kaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj   Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj   Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj   Vanuatuo

Eksteraj ligiloj redakti