Vaporŝipo estas ŝipo, movita per vapormaŝinovaporturbino.

Bailey Gatzert, vaporŝipo sur la Rivero Kolumbio ĉirkaŭ 1910

La unuan funkciantan vaporŝipon konstruis la franca Claude de Jouffroy d'Abbans en 1783. La unuan vaporŝipon patentigis la 1-an de februaro 1788 Isaac Briggs kaj William Longstreet. La usona Robert Fulton patentigis en 1809 modifitan vaporŝipon, kiu estis ekonomie sukcesa. Lia rada vaporŝipo North River Steam Boat (konstruita en 1807, kaj nomata post generacioj kiel Clermont) estis ekipita ankoraŭ kun veloj. Ĝi atingis la rapidon de 4,5 knotoj (8,3 km/h) kaj estis uzata inter Novjorko kaj Albany kiel linia veturŝipo sur la rivero Hudson. Ĝi faris la vojon dum kvarona tempo ol la velŝipoj.

La teknika trairo de velŝipo al vaporŝipo daŭris dum jarcento. La vaporŝipoj vere konkuris kun la velŝipoj ekde la 1850-aj jaroj kaj traveturis regule la oceanon. La unua senvela vaporŝipo ekis en 1889 - konstruita de Alexander Carlisle - kaj rapida de 20 knotoj Teutonic de la entrepreno White Star Line.

La unuaj vaporŝipoj uzis vapormaŝinojn kun malgranda premo, tiel oni povis grandigi la povumon nur per grandigo de la vapormaŝinoj. Tiu grandigo atingis la volumenan limon en ĉirkaŭ 1870, oni poste grandigis la vaporpremon per pli efikaj kaldronoj. Oni planis vapormaŝinojn, kiuj uzis la saman vaporon du-trifoje. En tiuj maŝinoj la vaporo iris en pli kaj pli grandajn cilindrojn; ilia povumo atingis 20.000 ĈP komence de la 1900-aj jaroj. Oni dumtempe perfektivigis la ŝiphelicon, tiel ĝi anstataŭis la padelradon, kiu estis neefika, ĉar okaze de balanciĝo de la ŝipo, ĝi elstaris el la akvo.

La vera revolucio okazis en 1884, kiam la brita inĝeniero Charles Parsons prezentis la unuan funkciantan vaporturbinon. La turbinoj estis pli efikaj kaj pli simplaj ol la piŝtaj vapormaŝinoj, sed ili estis tro rapidaj por turnigi la ŝiphelicojn per konvena rapido. Oni solvis tiun problemon en ĉirkaŭ 1910, per enkonstruo de rivolufrekvanco-reguligilo. Oni povis konstrui per la bonefikaj, malpezaj turbinoj grandvolumenajn kaj rapidajn oceanveturajn ŝipojn en la unuaj jardekoj de la 20-a jc..

La vaporŝipojn anstataŭigis dizelmotoraj ŝipoj meze de la 20-a jc. Hodiaŭ funkcias vaporŝipoj ĉefe kiel muzeaj ekspoziciejoj aŭ kiel nostalgi-veturaj ŝipoj.