Vaporigado de elemento aŭ kombinaĵo estas faza transiro el la likva fazo al vaporo.[1] Estas du tipoj de vaporigo: forvaporiĝo kaj bolado.

Forvaporiĝo estas faza transiro el la likva fazo al vaporo (stato de substanco sub ĝia krita temperaturo kaj krita premo) kiu okazas ĉe temperaturoj sub la bolpunkto ĉe donita premo. Forvaporiĝo kutime okazas ĉe la surfaco. Forvaporiĝo povas okazi kiam la parta premo de vaporo de substanco estas malpli ol la ekvilibra vapora premo.

Bolado estas faza transiro el la likva fazo al gasa fazo kiu okazas ĉe aŭ super la bolpunkto. Bolado, kontraŭe al forvaporiĝo, okazas sub la surfaco. Bolado okazas kiam la ekvilibra vapora premo de la substanco estas pli granda ol aŭ egala al la ĉirkaŭa premo. Tial, la bolpunkto varias kun la premo de la medio. Forvaporiĝo estas surfaca fenomeno dum bolado estas amasa fenomeno.

Sublimado estas faza transiro el la solida fazo rekte al la gasa fazo, preterpasanta la interan likvan fazon.

La termino elvaporigo ankaŭ estas uzata por la fizika detruado de objekto per intensa varmo. Kiel notite en diskutoj pri la efikoj de nukleaj armiloj, tio ĉi inkluzivas la elvaporigon de la (neloĝata) Marshall InsuloElugelab en 1952 en la termonuklea testo Ivy Mike.[2]

Je la momento de atoma fisio, termonuklea fuzio aŭ la eksplodigo de teoria antimateria armilo, tia fluo de fotonoj de gamaj radioj, x-radioj, kaj ultraviola lumo, videbla lumo kaj varmo frapas materion en treege mallonga tempo (grandega nombro da altenergiaj fotonoj, multaj koincidantaj en la sama fizika spaco) ke ĉiuj molekuloj perdas siajn atomajn ligojn kaj elĵetiĝas. Ĉiuj atomoj perdas siajn elektronajn ŝelojn kaj fariĝas pozitive ŝargitaj jonoj, siavice elĵetante fotonojn de iomete malplia energio ol ili sorbis. La tuta tia materio fariĝas gaso de nukleoj kaj elektronoj kiuj leviĝas en la aero pro ilia alta temperaturo aŭ ligas unu kun alia dum ili malvarmiĝas. La materio tiel vaporigita tuj estas plasmo en stato de maksimuma entropio. Ĉi tiu stato konstante reduktiĝas pro la pasado de tempo al normalaj temperaturoj kaj premoj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti