Vaporlokomotivriparejo de Meiningen

La Vaporlokomotivriparejo de Meiningen (germane: Dampflokwerk Meiningen) estas fervoja riparejo en Meiningen en la posedo de Deutsche Bahn kaj specialiĝis en la prizorgado de muzeaj vaporlokomotivoj ekde 1990. Oni tie havas ampleksan sperton en konservado de vapormaŝinoj. Hodiaŭ, klientoj de la fabriko estas fervojmuzeoj kaj muzeofervojoj de ĉie ajn el Eŭropo. La fabriko respondecas krome pri la sekurecinspektadoj de ĉiuj funkciaj germanaj vaporlokomotivoj.

Vido de la granda ripareja areo.
Vaporlokomotivriparejo de Meiningen
arkitektura strukturo • Ausbesserungswerk vd
Dum 2-a de marto 1914 - nekonata/nuntempe
Lando Germanio
TTT Oficiala retejo
vdr

Dampflokwerk Meiningen estas la ununura instalaĵo en Eŭropo kapabla je konstruado de novaj lokomotivvaporkaldronoj laŭ modernaj normoj de konstruo, kun efikeco kaj sekureco. La ĵuskonstruita brita vaporlokomotivo 60163 Tornado kiu estis liverita en 2008 havis sian tute el ŝtalo produktitan vaporkaldronon el Meiningen; ĉar tiu parto ne povus esti farita en Britio!

Historio redakti

De la komencoj ĝis 1994 redakti

En 1863 la Werra-fervojanoj (Werrabahn) konstruis lokomotivan riparejon kontraŭe al la stacidomo deMeiningen, kiu iĝis grava trafiknodo por la prusaj ŝtatfervojoj en 1902. En 1910, konstruado de nova ejoj sur la nuna areo estis komencita pro la spacmanko ĉe la origina loko. La 2-an de marto 1914, la laborejoj estis malfermitja kun 420 dungitoj. De tiu tempo ĝis la aktuala ĝi aranĝis la riparon kaj prizorgadon de vaporlokomotivoj de ĉiuj tipoj. Antaŭ 1918 la nombro da dungitoj pliiĝis al 2,200. En 1919 pluen, la entrepreno estis sub la egido de Deutsche Reichsbahn. Post la fondo de Deutsche Reichsbahn-Gesellschaft en 1924, ĝi estis alinomita "Reichsbahnausbesserungswerk Meiningen/RAW.

De 1925 la nova standarda vaporlokomitovo (Einheitsdampflokomotive) estis riparita kaj inspektita ankaŭ, plejparte tiuj de la klasoj 01, 02, 43 kaj 44. En la 1930-aj jaroj mezkvante 60 lokomotivoj pomonate estis riparitaj; dum la Dua mondmilito tio pliiĝis al la nombro de 87. La 18-an de aprilo 1945 la fabriko estis okupita fare de la usona armeo kaj la 21-an de aprilo proksimume 400 dungitoj komencis laboron denove. Antaŭ la fino de 1946 la nombro da laboristoj pliiĝis al ne tute 3,000. En 1951 naŭ dungitoj perdis siajn vivojn dum vaporkaldroneksplodo sur DRG-klaso 95; preterpasanto en proksima strato ankaŭ estis mortigita. La vaporkaldrono troviĝis poste en la ĝardeno de la najbara hospitalo.

En la 1960-aj jaroj, konstruo komenciĝis sur novaj neĝoplugiloj por la DR en GDR same kiel la konvertiĝo de vaporlokomotivoj al dizelaj. En la sama tempo la renovigo de dizellokomotivoj ekis.La nombro da dungitoj estis nun proksimume 2,000. En 1961 la antaŭa nr 61 002 estis konvertita surloke en la altrapidan testlokomotivon 18 201, kiu funkcias ĝis hodiaŭ. Tiu motoro atingis maksimuman rapidecon de 180 km/h kaj estas nuntempe la plej rapida, funkcia vaporlokomotivo en la mondo. En 1981 la konstruado de vaporakumulaj lokomotivoj kaj boĝioj de S-Bahn komenciĝis, dum la riparo de vaporlokomotivoj konstante malkreskis.

 
Tago de la malfermitaj pordoj, 2013.

Post 1994 redakti

Post la fuzio de Deutsche Bahn kaj DR en 1994 iĝis drasta ŝparo en la laborantaro. Hodiaŭ ekzistas nur 120 viroj en la fabriko. Ekde 1995, sub la nomo de Dampflokwerk Meiningen, la fabriko fariĝis eŭropa specialisto por la renovigo de vaporlokomotivoj de ĉiuj klasoj, kies klientbazo inkludas fervojsocietojn same kiel teknikajn muzeojn kaj fervojajn heredaĵsociojn. En 1995 grava projekto estis komencita fare de privata investanto. La antaŭa monumentlokomotivo, eks-dB 012 102-4 (dizelo) de Bebra, nun flulinia vaporlokomotivo numero 01 1102, ankaŭ konata kiel la "blua-sinjorino", estis tute reviziita de 1994-96 kaj liverita al la posedanto Johannes Klings, la 1-an de marto 1996. Ĝi estas peco de historio kaj, samtempe, ekzemplo de la kvalito kaj konstrukapableco de la riparejo. En 2002, lokomotivo 18 201 kiujn la entrepreno rekonstruis, estis tute reviziita denove kaj transdonita al sia nova posedanto Dampf-Plus.

Hodiaŭ la tuta komplekso estas ankaŭ alloga altirilo por vaporlokomotiventuziasmuloj. En junio 2006 la nova vaporkaldrono por la 60163 Tornado-lokomotivo estis liverita. Tornado estas nova angla vaporlokomotivo konstruita al la samaj planoj kiel tiuj de la LNER Klaso A1, serio de la tujaj postmilitaj jaroj, kaj konata por ĝia karakteriza konusa formo. De aprilo ĝis oktobro 2007 la ADLER , kopio de la unua germana vaporlokomotivo (1935) estis rekonstruita en Meiningen post kiam ĝi estis difektita per la fajro ĉe la lokomotivremizo en Nürnberg la 17-an de oktobro 2005. La lokomotivfarejo ankaŭ konstruas novan mallarĝan vaporlokomotivon por la mecklenburga Bäderbahn Molli, la unua nova vapormaŝino en Germanio dum 50 jaroj.#

Festado kaj rondgvidado redakti

Ekde 1995 la festivalo Meininger Dampfloktage okazas ĉiujare dum la unua semajnfino en septembro. La dutaga okazaĵo estas vizitita fare de ĉ. 15000 vaporlokomotivfanatikuloj el la tuta mondo. Multo da ili alvenis al Meiningen jam per vagonaroj tiritaj de vaporlokomotivoj.

Ekzistas regulaj gvidataj rondiroj de la fabriko, ĉiun unuan kaj trian sabaton de monato je la 10-a horo. Tia gvidado daŭras proksimume 1½ horojn; antaŭe sin anonci ne necesas.

Literaturo redakti

  • Meininger Dampflok Verein e.V. (eld.): 1914–2004 – 90 Jahre Dampflokwerk, 2004.
  • Das Dampflokwerk Meiningen (=Eisenbahn-Kurier-Special, 50), Freiburg 1998.
  • Jürgen Rech: "Volles Haus und Zukunftssorgen", en: eisenbahn magazin (5/2012), Alba Publikation, Düsseldorf majo 2012, ISSN 0342-1902, p. 29–31.*
  • Rainer Scholze kaj Hans-Erhard Henningen: Die Stadt Meiningen und ihr Dampflokwerk, Verlag Resch, Meiningen 2012, ISBN 978-3-940295-33-0.

Eksteraj ligiloj redakti

50.58194444444410.420555555556