Vaporo signifas gason, kiu havas ankoraŭ kontakton kun la originala likvasolida fazo, el kiuj ĝi estiĝis per vaporiĝosublimiĝo. Kun paso de tempo estiĝas dinamika ekvilibro, kiam tiom da samkvantaj korpuskloj aliras la likvan aŭ solidan fazon, kiom male el la gaso likviĝas aŭ solidiĝas. La vaporo estas tiam saturita. La ekvilibran fazon - kiom da korpuskloj aperas en la alia fazo – influas la premo kaj temperaturo de la sistemo. Tio gravas por disdivido de molekuloj.

Supreniranta vaporo ĉe Duke

Se oni apartigas la estiĝantan gasan fazon disde la patrina likva aŭ solida fazo, oni povas pluvarmigi la vaporon per alkonduko de plua varmo. Tiel estiĝas trovarmigita vaporo, kiu jam similas al la gasa fazo.

Se oni malvarmigas la trovarmigitan vaporon malrapide, ĝi atingas iam la t.n. rosopunkton, kiam la vaporo denove saturiĝas kaj okaze de plua malvarmigo kondensiĝas denove al likvaĵo. Okaze de direkta trairo de gasforma al solida stato, tio estas deponado (malsublimiĝo), oni nomas tiun korespondan punkton deponadopunkto, kiu konfuziĝas kun frostopunkto.

Dum la vaporo kiel gaso – neglektante la farbaĵojn – ne estas videbla, oni nomas ĉiutage vaporo la videblan aermiksaĵon kun fajnaj likvaj gutoj (akvovaporo). La konvena faka esprimo estas aerosolo, sed ĉiutage oni diras ankaŭ nebulonubo.

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri vaporo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Havi iom da vaporo en la kapo. 
  •  
     Kuiriston vaporo satigas. 
  •  
     Malaperis kiel vaporo. 

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-10-28.