Var (departemento)
franca departemento
Var estas unu el la ses departementoj de la franca regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura. Ĝi etendiĝas sur 5 973 km2 kaj enhavis 1 021 669 loĝantojn en 1999. La prefektejo de la departemento estas la historia urbo Toulon.
Var | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
Administrado | |
Lando | ![]() |
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura |
Numero | 83 |
Prefektejo | Toulon |
Subprefektejoj | Brignoles Draguignan |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Marc Giraud |
Prefekto | Evence Richard |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 021 669 (2012) |
Loĝdenso | 171 loĝ./km2 |
Areo | 5 973 km2 |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 15 |
Komunumoj | 153 |
Var havas landlimojn kun la departementoj Bouches-du-Rhône, Vaucluse (nur kelkaj centoj da metroj), Alpes-de-Haute-Provence kaj Alpes-Maritimes. Ĝi plie estas bordata de la Mediteranea Maro.
La departemento tute enhavas 153 komunumojn.
Rimarkindas, ke la nomo de la departemento estas tiu de la rivero Var, kiu ramen ne fluas tra ĝi.