Varaždin

(Alidirektita el Varaĵdin)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri nuntempa urbo en Kroatio. Por informoj pri historia departemento en Hungara reĝlando, vidu la artikolon Varaždin (historia departemento).

Varaždin (varaĵdin), (germane Warasdin hungare Varasd) estas urbo en Kroatio, en Varaždina ĵupo, kies departementejo ĝi estas.

Varaždin
kroate Varaždin, latine Varasdinum, hungare Varasd, germane Warasdin
urbo
Urbodomo en Varaždin
Flago
Oficiala nomo: Varaždin
Moto: Probitati et bonis artibus
Ŝtato Kroatio Kroatio
Ĵupo Varaždina ĵupo
Historiaj regionoj
Memorindaĵo Varaĵdina burgo
Rivero Dravo
Situo Varaždin
 - alteco 173 m s. m.
 - koordinatoj 46° 18′ 00″ N 16° 20′ 00″ O / 46.30000 °N, 16.33333 °O / 46.30000; 16.33333 (mapo)
Areo 34,22 km² (3 422 ha)
 - de metropolo 59,45 km² (5 945 ha)
Loĝantaro 38 746
 - de metropolo 47 055
Denseco 1 132,26 loĝ./km²
Unua skribmencio 1181
Urbestro Goran Habuš
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 42000
Telefona antaŭkodo +385-042
Aŭtokodoj
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Situo enkadre de Kroatio
Vikimedia Komunejo: Varaždin
Retpaĝo: www.varazdin.hr
Varaĵdina burgo

Situo redakti

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Dravo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zagreb-Budapeŝto, fine estas gravaj ĉefvojo kaj fervojo al Osijek kaj ĉefvojo al Slovenio. Zagrebo troviĝas 81 km-ojn. Ankoraŭ 10 komunumoj apartenas al la municipo. La urbonomo devenas el la hungara "város" (=urbo).

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la loko devenis el 1181, tiutempe jam estanta departementejo. En 1209 Andreo la 2-a donacis rangon "libera reĝa urbo" al la komunumo, kiu situis apud la fortikaĵo. Tiun la tataroj detruis en ,1242, sed poste Béla la 4-a rekonstruis ĝin. Post la mezepoko la urbo situis en fronto de Osmana Imperio kaj Habsburga Imperio. La fortikaĵo ricevis respektindajn bastionojn kaj murojn, tial ĝis 1776 (tiam okazis incendio) iĝis ĉefurbo de Kroatio. En la 19-a jarcento la industrio prosperigis la urbon. En 1910 loĝis tie 13 398 da homoj, (11 497 kroatoj, 585 germanoj, 471 hungaroj, 441 slovenoj, 232 serboj, 102 ĉeĥoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

 
Malnova strato de Varaždin
 
Urbodomo de Varaždin
 
Teatro de Varaždin