Varadero estas urbo kaj komunumo en la provinco Matanzas en Kubo 130 kilometrojn nordoriente de la ĉefurbo Havano. La urbo havas areon de 32 km² kaj proksimume 20000 loĝantojn (stato en 2010).

Varadero
Varadero
Varadero
Varadero
urbo
Administrado
Provinco Matanzas
Komunumo Cárdenas
Fondita 1887
Demografio
Loĝantaro 20 000  (en 2010)
Loĝdenso 662 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 8′ N, 81° 17′ U (mapo)23.139444444444-81.286111111111Koordinatoj: 23° 8′ N, 81° 17′ U (mapo)
Alto 4 m
Areo 32 km² (3 200 ha)
Horzono UTC-05:00 [+]
Varadero (Kubo)
Varadero (Kubo)
DEC
Varadero
Varadero
Situo de Varadero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Varadero [+]
vdr

Ĝi havas pli ol 20 km da bonegaj kaj ĉarmaj plaĝoj kaj estas grava turisma poluso. En tiu ĉi parto de Kubo la vivkostoj estas relative altaj kaj malmultaj kubanoj povas viziti la urbon pro altaj kostoj kaj strikta kontrolo de la kuba registaro.

Geografio redakti

Varadero situas sur la duoninsulo Hicacos, kiu ja efektive estas insulo, ĉar ĝi nur per unu sola ponto estas ligita al la ĉefinsulo de Kubo. Ĝi situas en nordo de Kubo, oriente de la urbo Matanzas. La insulo komenciĝas 20 kilometrojn okcidente de Matanzas. Ĝi estas 28 km longa kaj averaĝe 1 km larĝa, kaj etendiĝas kiel fingro nordokcidenten al la Atlantika Maro. Sude de la insulo Varadero troviĝas protektita margolfo je kies nordorienta flanko siutas la urbo Cárdenas. Dum ĉe la norda flanko de la insulo praktike sur la tuta longeco etendiĝas larĝaj strandoj kun plaĝoj ĉe la suda bordo troviĝas koraloj kaj etendiĝas en okcidento mangrovoarbaroj.

Historio redakti

Origine Varadero estis kovrita de densaj arbaroj kaj loĝata de indianoj. La indiana praloĝantaro estis masakrita de la hispanoj kaj la arbaro forhakita en la 16-a jarcento por la konstruado de la hispana ŝiparo. La kavernoj de Varadero tiam servis al piratoj kiel rifuĝejoj kaj riparejoj. La nomo varadero deduktiĝas de la hispana vorto por riparejo respektive ŝipvartejo. De 1587 ĝis 1961 en Varadero ekzistis salfarejo, kiu siatempe estis tre grava por la hispana ŝiparo.

En la 19-a jarcento kubanaj bienposedantoj komencis konstrui en Varadero somerajn vilaojn. En la jaro 1910 estis malfermita la unua hotelo kun la nomo Varadero por riĉaj kubanoj. En la 1920-aj jaroj sekvis usonanoj. En la 1950-aj jaroj komenciĝis la amasa turismo. Post la revolucio de 1959 la 20 kilometroj da plaĝoj estis naciigitaj kaj liberigitaj por publika uzado.

Trafiko redakti

Oriente de la insulo en la triangulo inter Varadero, Matanzas kaj Cárdenas situas la internacia flughaveno Juan Gualberto Gomez de Varadero. Ĝi origine situis pli proksime ĉe Varadero, sed pro kapacitobezonoj en la 1980-aj jaroj estis novkonstruita ĉe la nuna loko. La sola surtera aliro al la insulo estas ponto de la aŭtovojo Via Blanca en oriento de la insulo. La aŭtovojo kondukas sur la suda flanko de la insulo laŭlonge de la tuta insulo de oriento al okcidento. Por la turistoj ekzistas duetaĝaj busoj, kiuj cirkulas sur la ĉefvojo de la insulo, de oriento al okcidento kaj reen. Krome ekzistas multnombraj privataj kaj ŝtataj taksioj. Tiuj turismaj trafikiloj por la kubana loĝantaro tamen estas tre kostaj. Ekzistas busoservo por la loka loĝantaro, kies kvalito estas malbona kaj horaro ofte ne kongruas kun la realo.

Bildoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti