Varanasio

(Alidirektita el Varanasi)

Varanasio (hindie वाराणसी, (Vārāṇasī), prononco: [vɑːrɑːɳəsiː]; antaŭaj nomoj: Benares, / bənɑːrəs /, (Kāshī) (la lumanta)) estas milionurbo. Ĝi situas en la nordbarata federacia ŝtato Utar-Pradeŝo kaj estas rigardata kiel la plej sankta urbo de hinduismo kaj unu el la plej malnovaj urboj de Barato (iam Hindio).

Varanasio
urbo
urbo • urbego • sankta urbo
Administrado
Lando Barato
Federacia ŝtato Utar-Pradeŝo
Distrikto Varanasio
Poŝtkodo 221456
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 201 815  (2011)
- Aglomeracio 1 435 113  (2011)[1]
Loĝdenso 14 598 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 25° 20′ N, 83° 0′ O (mapo)25.32583.006944444444Koordinatoj: 25° 20′ N, 83° 0′ O (mapo)
Alto 76 m [+]
Areo 82,1 km² (8 210 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Varanasio (Utar-Pradeŝo)
Varanasio (Utar-Pradeŝo)
DEC
Varanasio
Varanasio
Situo de Varanasio
Varanasio (Barato)
Varanasio (Barato)
DEC
Varanasio
Varanasio
Situo de Varanasio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Varanasi [+]
vdr
Situo de Varanasio sur la mapo

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 198 491 loĝantoj sur areo de 82,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 598 loĝantoj/km². Dume pli ol 1 000 000 pilgrimantoj vizitas tien ĉiujare.

Varanasi estas hejmo al kvar universitatoj. Mark Twain skribis pri la urbo: "Benares estas pli aĝa ol historio, pli aĝa ol tradicio, pli aĝa eĉ ol legendo, kaj aspektas dufoje same aĝa kiel ĉio el ili sume.

Geografio redakti

Varanasio situas laŭ la rivero Gango. Delhio troviĝas 776 km-ojn.

 
Riverborda panoramo en Varanasio
 
La stupao Dhāmek en Sarnato.

Ĝi lokas ĉe koordinatoj 25° 20′ N, 83° 0′ O (mapo)25.32583 .

Historio redakti

Laŭ legendo la urbo estis fondita fare de la hindua dio Ŝivo, ĉirkaŭ 5,000 jarojn por unu el la plej gravaj pilgrimejoj en la lando. Ĝi estas unu el la sep sanktaj urboj de la hinduoj. Ĝi estis la ĉefurbo de la regno Kaŝio, unu el la dek ses grandaj regnoj. La budho Gotamo faris sian unuan predikon ĉi tie, en Sarnato, rakonto kiu troviĝas en la Sutro de la ekturno de la darmorado.[2][3][4] Multaj hinduaj skribaĵoj (eĉ ankaŭ ĉinaj) mencias ĝin. Varanasio estis ankaŭ komerca kaj industria centro pri silkoj, parfumoj, eburoj kaj skulptaĵoj. En 2006 kaj ankaŭ post unu jaro bomboatakoj okazis fare de teroristoj.

Klimato redakti

Varanasio havas subtropikan klimaton kun grandaj diferencoj. La someroj estas longaj, de frua aprilo ĝis oktobro kun musono-sezonoj. La vintro daŭras de decembro ĝis februaro. La temperaturoj estas somere 32-46 °C, vintre 5-15 °C - 15 °C. Jare pluvas po 1110 mm.

Vidindaĵoj redakti

  • Bordo de rivero Gango, renkontejo de pilgrimantoj
  • Aro da temploj

Trafiko redakti

La flughaveno troviĝas 25 km-ojn. Trajnoj trafikas ekde 1862. En la urbo aŭtobusetoj kaj rikiŝoj liveras la pasaĝerojn. Sur la rivero boatoj kaj malgrandaj vaporŝipoj trafikas.

Rimarkindaj loĝantoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti