Vardø

komunumo en la provinco Finnmark de Norvegio

Vardø - jen norvege, en la norda samea Várggát, kvene Vuorea, aŭ finne Vuorea - estas komunumo de Norvegio. Ĝi ĝis la jaro 2019 situis en malnova departemento (norvege fylke) Finnmark kaj ekde la komenco de la jaro 2020 apartenas al tiam kreita, unuigita departemento Troms kaj Finnmark. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 933 loĝantoj sur areo de 600,61 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,2 loĝantoj/km². Administra centro de la komunumo estas la samnoma loĝloko Vardø, kaj komunumestro estas Ørjan Jensen.

Vardø
komunumo de Norvegio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Norvegio
Departemento Troms kaj Finnmark
Poŝtkodo 9950
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 933  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 70° 22′ N, 31° 6′ O (mapo)70.36666944444431.1Koordinatoj: 70° 22′ N, 31° 6′ O (mapo) [+]
Areo 600,61 km² (60 061 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Vardø (Troms og Finnmark)
Vardø (Troms og Finnmark)
DEC
Vardø
Vardø
Situo de Vardø
Vardø (Norvegio)
Vardø (Norvegio)
DEC
Vardø
Vardø
Situo de Vardø

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vardø [+]
vdr

La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Vadsø kaj Båtsfjord. La departamenta ĉefurbo Tromsø per aŭta vojo, pro la fjorda kaj montara pejzaĝo iom kurba kaj tial pli longa ol la linia distanco, situas en distanco de 863 kilometroj.

Ĝi situas je la nordorienta pinto de Norvegio, ĉe la bordo de la Barenca Maro. La loko estas la plej orienta komunumo de Norvegio ... ĝi situas pli oriente ol Helsinko, Sankt-PeterburgoKairo.

La norvega nomo de la urbo estis origine Vargøy. La unua ero de tiu nomo estis vargr (lupo) kaj la dua estis øy (insulo). La unua ero estis poste anstataŭita de varða. La blazono de Vardø estis kreita en 1895 : ĝi montras du fiŝŝipojn. Sub ili legeblas latina devizo : Vardøensis insignia urbis. Cedant tenebrae soli.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la haveno
 
la urba biblioteko

  Finnmark