Varigado

ŝanĝo de nekomerca afero al komerca afero

Varigado estas la ŝanĝado de antaŭe nekomercaj aĵoj, servoj, ideoj, ktp. al varoj (komercaĵoj). Varo estas, en la plej baza senco, "io ajn intencita por komerco," aŭ iu ajn komerce valora afero. Sklaveco estas la varigo de homoj, sed homoj ankaŭ estas traktataj kiel varoj en la ĝenerala merkato por dungiĝo. Ekzemplo de monigo de scioj reprezentas la multekostaj fakaj revuoj kiuj estas privataj, kvankam la universitatoj en kiuj la esploristoj laboras estas mone subtentataj de la socio. Alia ekzemplo : ĉiuj konstruaĵoj de la mondfama secesistila arkitekto Victor Horta kreitaj en Bruselo estas kopirajtaj kaj ne rajtas esti kundividitaj sen permeso[1].

La movado por lokaj interŝanĝa sistemo (angle : LETS) estas tipa ekzemplo de movado kontraŭ la varigado de la vivo.

Oni ofte kritikas varigadon laŭ la rezonado, ke almenaŭ iuj aferoj ne estu traktataj kiel varo— ekzemple, akvo, arto, edukado, datumoj, kaj scio en la cifereca epoko.

Kultura varigado redakti

Usona verkisto kaj feministo bell hooks referencas kulturan varigadon kiel "la manĝado de la Aliulo."[2] Per tio ŝi signifas, ke kulturaj esprimoj de premata grupo, inkluzive de revoluciemaj esprimoj elpensitaj por kontraŭstari aŭ travivi premadon, povas esti varigitaj de la dominanta, premanta kulturo kaj vendataj al aliaj anoj de tiu kulturo. Eĉ esprimoj aŭ ideoj pri socia justeco povas esti vendataj, ne por sia mesaĝo sed male, por akiri pecon de "la primitiva."

Laŭ Mariana Torgovnick:

Kio estas klara nun, estas, ke la miro de la Okcidento pri la primitiva temas pri sia propra identeca krizo, kun sia propra bezono klare distingi subjekton kaj objekton, eĉ kiam ili flirtas pri aliaj manieroj sperti la universon.[3]

Laŭ Hooks, almarĝenigitaj grupoj estas delogitaj por partopreni pro "la promeso de rekono kaj repaciĝo."

Kiam la dominanta kulturo postulas, ke la Aliulo estu oferita kiel signo, ke progresema politika ŝanĝiĝo okazas, ke la Usona Revo povas ja esti inkluziva de malsamaĵoj, ĝi invitas renoviĝon de esencisma kultura naciismo."

Movadoj pri socia justeco perdas siajn voĉojn pro tio, ke membroj de la "movado" ne antaŭenigas la mesaĝon sed partoprenas en esprimo de modo. La pena laboro de volontuloj estas vendita al la amaso kontraŭ efektiva aŭ socia valuto sen prirespondeco.

Marksismo redakti

La teorioj de Karl Marx enkondukis la ideon, ke la abstraktaj konceptoj pri homa laboro kaj aliaj sociaj interagoj estas konkretigitaj kaj varigitaj (la varofetiĉo), kio fremdigas la produktantojn (laboristojn) disde iliaj produktoj, disde produktado, disde aliaj laboristoj, kaj disde homeco mem.

Rilataj temoj redakti

Ludo "la senposeda monopolisto"

Ekonomio de publika bono

Vikimedia Komunejo

Referencoj redakti

  1. (angla) Is Belgium cool ?, Hectic Travels, alirite la 27-a de majo 2018.
  2. hooks, bell 1992. Black Looks: Race and Representation (South End Press)
  3. Torgovnick, Marianna 1991. Gone Primitive: Savage Intellects, Modern Lives (Chicago)