La varmokapacito estas la proporcio inter la akceptita varmo de iu materialo kaj la temperaturŝanĝiĝo.

La tuta varmokapacito de objekto estas priskribita per la mezurunuo je ĵulo/grado, aŭ kalorio/grado (1 kalorio = 4,1868 ĵulo), sed dependas de la maso, kaj de la volumeno de la objekto. Kontraŭe, la specifa varma kapacito estas fizika propraĵo de ia aparta materialo, kiu rilatas al ĝia varmokapacito por unuo da maso, aŭ unuo da volumeno, aŭ por unu molo (gram-molekula maso). La specifa aŭ masa varmokapacito de akvo estas 1 kalorio/ por gramo.

Kelkfoje, oni diras varmokapaciton anstataŭ specifan varmokapaciton, sed estas la uzita mezurunuo, kiu permesas klarigi la terminon.

Oni mezuras varmokapacitojn per diversaj kalorimetriiloj.

Formulado redakti

Difino redakti

Por mezuri la varmokapaciton laŭ iaj determinitaj kondiĉoj estas necese kompari la varmon sorbitan de iu substanco (aŭ iu sistemo) kun la pliigo de la rezultanta temperaturo.

 

kie:

  estas la varmokapacito, kiu ĝenerale estas unu funkcio de stataj variabloj,
  estas la varmo ensorbita (aŭ elsorbita) de la sistemo,
  estas la vario de temperaturo.

La varmokapacito (C) de iu fizika sistemo dependas de la kvanto da substanco aŭ maso de la konsiderata sistemo. Por iu sistemo, kiu konsistas el nur unu homogena substanco, difiniĝas specifa varmo au specifa varmokapacito (c) laŭ la rilato

 

kie

C estas la varmokapacito de la korpo aŭ sistemo,
c estas la specifa varmokapacito,
m estas la maso de la konsiderata substanco.

El la supraj rilatoj, facile estas konkludi, ke la kresko de maso de substanco pliigas ĝian varmokapaciton kaj ĝian varmoinercion, do ĉi tio pliigas la malfacilajon por variigi la temperaturon de tia substanco. Ekzemplo de tio povas vidiĝi en marbordaj urboj, kie granda maro agas kiel termostato por regi la temperaturvariadojn.

Iam sciata, la specifa varmo estas tiam sufiĉa por multipliki ĝin por la maso (en la kazo de specifa varmo de maso) aŭ la nombro da molaroj (se ĝi estas specife varma molaro). Oni referas foje al la molo, kaj tiel konsideras la specifa mola varmokapacito [1].

Apartaj varmokapacitoj redakti

La interna energio de fermita sistemo ŝanĝiĝas aŭ per adicio de varmo al la sistemo, aŭ per provizo de laboro kaŭze de la sistemo. Matematike ni havas:

 

La provizita laboro (konsiderata negative, pro energio eliranta de la sistemo) estas la rezulto de pligrandiĝo de la sistemvolumeno, oni do povas skribi:

 

Por kalkuli la varion de la interna energio dum la konsiderata ŝanĝo, oni supozas que la ŝanĝo de la interna energio egalas al la ŝanĝo de varmo ĉe konstanta volumeno, la dua termo nuliĝas, kaj ni obtenas:

 

Tio difinas la varmokapacito ĉe konstanta volumeno, CV.

Alia utila grando estas la varmokapacito ĉe konstanta premo, CP. Konsideru ni la entalpion de la sistemo donitan per

 

la ekvacio de dH ŝanĝiĝas en

 

Por kalkuli la varion de la entalpio dum la konsiderata ŝanĝo, oni supozas, ke la ŝanĝo de la entalpio egalas al la ŝanĝo de varmo ĉe konstanta premo, la dua termo nuliĝas, kaj ni obtenas:

 

Rilato de Mayer redakti

El la difino de entalpio (H = U + pV), ni povas dedukti la diferencon inter Cp kaj CV:

 

Pri solidolikvaĵo la du varmokapacitoj estas preskaŭ egalaj[2].

Pri gaso kontraŭe la diferenco de la laboro kaŭze de ekspansio estas signifa kaj estas tial taŭga por specifi la kondiĉoj de la sistemo. Kun bona proksimuma kalkulado, konsiderante unu molon da gaso, ni povas derivi la ekvacion de stato de ideala gaso

 

tio estas:

 

Tiu ĉi ekvacio, kiu ligas la varmkapacitoj al la universala gaskonstanto R, estas konata kiel la rilato de Mayer (omaĝe al Julius Mayer).

La rilato de Mayer povas ankaŭ esti esprimita en terminoj de specifaj varmkapacitoj, dividante la esprimon per la nombro de moloj n[3]:

 

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti