Varna
Vidu ankaŭ artikolon Vahrn (itale "Varna") pri komunumo de la pliparte germanlingva aŭtonoma provinco Sudtirolo en norda Italio.
Varna | ||
bulgare: Варна | ||
urbo | ||
Varna
| ||
|
||
Oficiala nomo: Варна | ||
Kromnomo: Mara ĉefurbo | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Duoninsulo | Balkano | |
Provinco | Provinco Varna | |
Komunumo | Komunumo Varna | |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Bizanca imperio, Trakio | |
Maro | Nigra Maro | |
Situo | Varna | |
- alteco | 0 m s. m. | |
- koordinatoj | 43° 12′ 11″ N 27° 55′ 21″ O / 43.20306 °N, 27.92250 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 170 m s. m. | |
Areo | 154,236 km² (15 423,6 ha) | |
Loĝantaro | 334 870 (2011) | |
Denseco | 2 171,15 loĝ./km² | |
Fondita | 6-a jarcento a.K. | |
Urbestro | Kiril Jordanov | |
Horzono | OET (UTC+2) | |
- somera tempo | OEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | 9000-9030 | |
Tel. antaŭkodo | 052 6929 | |
Aŭtokodoj | В (В) | |
Situo rilate al Nigra Maro
| ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.varna.bg | ||


Varna aŭ Varno havas loĝantaron de 357 198 (2006), kio laŭ kelkaj faras ĝin la dua plej granda urbo de Bulgario; tamen probable Plovdiv estas iom pli granda. Varna estas marhavena urbo kaj marbanejo en la orienta parto de la lando, situanta sur la bordo de la Nigra Maro. Varna estas nomata ankaŭ mara ĉefurbo de Bulgario, ĉar ĝi estas la plej granda marborda urbo de Bulgario.
Historio Redakti
La urbo estis nomata Stalin, laŭ Stalino, ekde 1949 ĝis 1956.
Varna estis fondita fare de la helenaj koloniistoj en la 6-a jarcento a.K. kiel urbo Odessos.
Varna estas la plej granda marborda urbo de Bulgario kaj pro tio ĝi estis bazo de la Bulgaria Mararmeo.
En 1444 okazis la Batalo de Varna tie, kun la malvenko de krucmilitistoj kaj murdo de la reĝa armegvidanto Ladislao la 3-a de Pollando. Tie troviĝas la maŭzoleo de Ladislao la 3-a.
En 1962 okazis tie ŝakolimpiko, en 1969 olimpiko de moderna gimnastiko.
Vidindaĵoj Redakti
Nuntempe funkcias en la urbo Mararmea Muzeo kun muzea ŝipo torpedoboato Draski. La arkeologia muzeo posedas parton el la t.n "Oro de Varna", tombeja kaŝitaĵo el la ŝton-kupra epoko.
Proskimaj vizitindaĵoj estas Zlatni pjasaci, la Alaĝa monaĥejo, Sanktaj Konstantino kaj Heleno kaj Eŭksinogrado.
Famuloj Redakti
En batalkampo de Varna mortis reĝo Ladislao la 3-a (Pollando).
Esperanto Redakti
En 1978 en la urbo okazis la 63-a Universala Kongreso de Esperanto.
Esperantistoj Redakti
- Biser Hadzhiev [Biser Hadĵiev] estas gastiganto de Pasporta Servo en la urbo.
- Pluraj junaj esperantistoj studis en Varna kaj tiutempe estis aparte aktivaj en Bulgara Esperanto-Junularo kaj en TEJO, inter ili ekzemple Saŝa Ŝivarov kaj Daniela Georgieva.
Ĝemelaj urboj de Varna Redakti
Iuj bildaj impresoj Redakti
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Oficiala retejo (bulgare)
- http://www.bulgaria.com/varna/ Arkivigite je 2004-06-11 per la retarkivo Wayback Machine (en)
- http://www.varna-bg.com/ arkeologia muzeo (bg)
Blagoevgrad | Burgaso | Dobriĉ | Gabrovo | Ĥaskovo | Jambol | Kardĵali | Kjustendil | Loveĉ | Montana | Pazardĵik | Pernik | Pleven | Plovdiv | Razgrad | Ruse | Silistra | Sliven | Smoljan | Sofio | Stara Zagora | Ŝumen | Targoviŝte | Varna | Veliko Tarnovo | Vidin | Vraca