Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco

konstruaĵo en Pollando

La Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (pole Pałac Kultury i Nauki) estis diskutata donaco de la sovetia ŝtatestro Stalino al la varsovia popolo, kiu tiutempe konstruis socialisman ŝtaton. Ĝi estas novklasikisma giganta konstruaĵo apud la varsovia centra stacidomo, kiu havas apartan belecon, kaj ĝian ambivalencon spegulas la sinteno de la varsovianoj al la konstruaĵo, kiu estas miksaĵo de amo kaj malamego. La palaco estas 230,68 m alta. Nuntempe ĝi estas unu el la admirata simbolo de Varsovio en la okuloj de eksterlandanoj.

Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
Pałac Kultury i Nauki
palaconubskrapulo • rekonilo • Kulturdomo
Bazaj datoj
Konstrustilo socialisma realismo vd
Arkitekto Lev Rudnev vd
Estiĝo 22-a de julio 1955
Malfermo 22-a de julio 1955
Lando Pollando vd
Situo Śródmieście
Situanta sur Parades Square
Poŝtkodo 00-110
Situo
Geografia situo 52° 13′ 54″ N, 21° 0′ 23″ O (mapo)52.23166666666721.006388888889Koordinatoj: 52° 13′ 54″ N, 21° 0′ 23″ O (mapo)
Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (Varsovio)
Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco (Varsovio)
DEC
Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
Situo de Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
Map
Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco
Retejo http://www.pkin.pl
vdr
Vido al la Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco

Oni komencis konstrui tiun ĉi palacon la 2-an de majo 1952 kaj finis ĝin la 22-an de julio 1955[1].

Komence la konstruaĵo estis nomita "Stalin-Palaco" (pole Pałac Kultury i Nauki im. Józefa Stalina) ĝis ĝi ricevis sian nunan nomon fine de la 1950-aj jaroj. Ĝi nun utilas kiel ekspoziciejo kaj oficejaro. La teraso de la 30-a etaĝo estas fama turisma allogaĵo donanta belan rigardon al la urbo.

La Kultur- kaj Sciencpalaco akceptis la 44-an kaj la 72-an Universalajn Kongresojn de Esperanto en 1959 kaj 1987.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-25. Alirita 2011-10-28.