Varsovia Traktato

internacia milita alianco de orient-Eŭropaj ŝtatoj (1955–1991)
(Alidirektita el Varsovia Pakto)

La Varsovia Traktato (oficiala nomo: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno), kiun en okcidento oni nomis Varsovia Pakto, estis la militista organizo de la ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo ligitaj -satelite- al Sovetunio. La traktato, kies tekston proponis Nikita Ĥruŝĉov estis subskribita la 14-an de majo 1955 en Varsovio, Pollando. Oni fondis la aliancon ne nur reage al la membriĝo de Okcidenta Germanio en la jam en 1949 fondita organizaĵo NATO, sed interalie ankaŭ por jure apogi la daŭran restadon de la sovetiaj trupoj en Orienta Eŭropo (Post la subskribo de pactraktato inter Sovetunio kaj Aŭstrio, la sovetiaj trupoj rajtis resti (kiel garnizonaj trupoj) nur tiel en Hungario).

Varsovia Traktato
emblemo
internacia organizaĵo • milita alianco
Komenco 14-a de majo 1955 vd
Fino 1-a de julio 1991 vd
Sidejo Moskvo
Moto Union of peace and socialism
Unió de pau i socialisme
Unie míru a socialismu
Союз мира и социализма
Union de paze e sociałismo
Lingvoj

rusa lingvo
germana lingvo
pola lingvo
hungara lingvo
ĉeĥa lingvo
rumana lingvo
bulgara lingvo

vdr
Blazono de la Varsovia pakto; La surskribo sur la simbolo (supre): La Pac-Alianco kaj Socialismo; Fundo: la Varsovia Interkonsento

La Varsovia Pakto estis dissolvita la 1-an de julio 1991 en Prago, Ĉeĥio.

La limoj de NATO (blua) kaj Varsovia Pakto (ruĝa) dum evoluo ekde 1949 ĝis 1982

Membroŝtatoj redakti

 
Sovetia stampo markanta la 20-jaran datrevenon de la formiĝo de la Varsovia Pakto
 
Foto de renkontiĝo de estroj de ŝtatoj de Varsovia Pakto en jaro 1987 (de maldekstre): Gustáv Husák, Todor Živkov, Erich Honecker, Miĥail Gorbaĉov, Nicolae Ceauşescu, Wojciech Jaruzelski kaj János Kádár.

La membroŝtatoj de la Varsovia Pakto havis la ĉefan taskon defendi unu la alian okaze de atako al unu el ili. La ĉefa kontraŭulo estis NATO, kreita en 1949. Sed praktike la armeoj de la Varsovia Pakto pli levis la armilojn kontraŭ la propraj ŝtatanoj ol kontraŭ la okcidentaj ŝtatoj: estis la soldatoj de la Varsovia Pakto sub gvido de la sovetiaj tankoj kiuj disbatis la hungaran revolucion de 1956 kaj la pragan printempon de 1968 en Ĉeĥoslovakio.

Funkcio redakti

Kiel milita organizaĵo de socialismaj ŝtatoj, la militfortoj de Varsovia Pakto estas fakte sub la kontrolo de sovetia armeo. Laŭ la soveta militdoktrino, militfortoj de membroŝtatoj subtenas dum la ofensivo de sovetia armeo al Okcidenta Eŭropo.

Literaturo redakti

  • Jerzy Kajetanowicz, Polskie wojska operacyjne w Układzie Warszawskim (Pola operaca militistaro en Varsovia Traktato), Poligon 2011, n-ro 5
  • Jerzy Kajetanowicz, Wojsko Polskie w Układzie Warszawskim 1955-1990 (Pola Militistaro en Varsovia Traktato), http://www.serwis-militarny.net/opinie/ Arkivigite je 2012-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
  • Ryszard Kałużny, Układ Warszawski 1955-1991 (Varsovia Traktato 1955-1991), Zeszyty Naukowe Wyższej Szkoły Oficerskiej Wojsk Lądowych 2008, n-ro 1

Vidu ankaŭ redakti