Vasil Bykaŭ

belorusa verkisto

Vasil Bykaŭ (beloruse Васі́ль Уладзі́міравіч Бы́каў; 19-a de junio 192422-a de junio 2003) estis eminenta belorusa verkisto kaj socia aganto.

Vasil Bykaŭ
Persona informo
Васіль Быкаў
Naskiĝo 19-an de junio 1924 (1924-06-19)
en Byčki
Morto 22-an de junio 2003 (2003-06-22) (79-jaraĝa)
en Barawlyany
Tombo Eastern Cemetery vd
Lingvoj belorusarusa vd
Ŝtataneco SovetunioBelorusio vd
Alma mater Vitebsk People's Art School vd
Subskribo Vasil Bykaŭ
Profesio
Okupo verkistoscenaristoĵurnalistopolitikisto vd
Laborkampo beletro vd
Aktiva dum 1940–2003 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis la 19-an de junio 1924 en Vicebska regiono de Belorusujo (Belorusio). Post la Dua mondmilito li laboris por la hrodna gazeto "Hrodna praŭda" (La vero de Hrodno) kiel stil-redaktisto kaj konsultisto. En 19721978 li estis sekretario de la Grodna filio de Belorusa Verkista Asocio.

De 1978 li loĝis en Minsko. Kelkfoje li estis elektita deputito de belorusa parlamento. En la jaro 1980 li ricevis la honoran titolon "popola verkisto de Belorusujo". Meze de la 1990-aj jaroj pro kontraŭstaro al la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko li estis fikritikata kaj pro personaj atakoj kaj devigita elmigri. Li loĝis en Finnlando, Germanio kaj Ĉeĥio. Kiel kontraŭanto de la mallibereco li kritikis la okupacion de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1968 kaj la militon en Afganujo en la jaro 1980. Inter 1989 kaj 1993 li el eksterlando per aktiva membreco subtenis la sendependisman kaj demokratiigan movadon Belorusa Popola Fronto. Al sia patrujo li revenis kelkajn monatojn antaŭ sia morto, okazinta la 22-an de junio 2003.

En siaj literaturaj verkoj li priskribis precipe la eventojn de la Dua mondmilito, priskribas homojn kaj montras ilin en stato de malfacila morala elekto.

Multaj liaj verkoj estas tradukitaj al pluraj lingvoj. Plejofte oni tradukis lian verkaron al la rusa, pola (jam preskaŭ ĉiujn verkojn), ankaŭ al la franca, angla kaj aliaj. Bykaŭ verkis en la belorusa lingvo kaj mem tradukis kelkajn siajn verkojn rusen. Li estis ankaŭ tradukisto. Dum multaj jaroj li estis kandidato al la Nobel-premio pri literaturo.

Ekzistas dek kinofilmoj kreitaj laŭ liaj libroj, i.a. "Tria misilo" kaj "Obelisko", reĝisoritaj de Riĉard Viktorov.

Verkoj redakti

  • Жураўліны крык (1959–1960) – La krio de gruoj
  • Здрада (1961) – Perfido
  • Трэцяя ракета (1962) – Tria misilo
  • Альпійская балада (1963) – La alpa balado
  • Сотнікаў (1970) – Sotnikaŭ
  • Абеліск (1971) – Obelisko
  • Дажыць да світаньня (1973) – Ĝisvivi matenon
  • Воўчая зграя (1974) – Lupa grego
  • Яго батальён (1975) – Lia bataliono
  • Пайсці і не вярнуцца (1978) – Iri kaj ne reveni
  • Знак бяды (1982) – Signo de fatalo
  • У тумане (1987) – En la nebulo
  • Сцюжа (1993) – Frosto
  • Ружовы туман (1995) – La roza nebulo
  • Доўгая дарога дадому (2002) – La longa vojo al la hejmo