Vasilij Semjonoviĉ Grossman (ruse Василий Семёнович Гроссман; la 29-an de novembro[jul.]/ 12-an de decembro 1905[greg.] en Berdiĉiv, la Rusia Imperio — la 14-an de septembro 1964, Moskvo, Sovetunio) estis sovetia verkisto, ĵurnalisto kaj milita raportisto.

Vasilij Grossman
Persona informo
Василий Семёнович Гроссман
Naskonomo Иосиф Соломонович Гроссман
Naskiĝo 29-an de novembro 1905 (1905-11-29)
en Berdiĉiv, Kieva gubernio,  Rusia Imperio
Morto 14-an de septembro 1964 (1964-09-14) (58-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Trojekurov-tombejo vd
Lingvoj rusaukraina vd
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunioRusioUkrainio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato vd
Memorigilo Vasilij Grossman
Familio
Infanoj Yekaterina Vasilyevna Korotkova vd
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • ĵurnalistoverkisto • romanisto • prozisto • inĝeniero vd
Aktiva dum 1928– vd
Verkado
Verkoj Life and Fate vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Naskita al asimilita juda familio, post diplomiĝo de mezlernejo en lia naskiĝurbo li estis akceptita en la fakultato de kemio en Moskva Universitato, kaj diplomiĝis en 1929. Li poste laboris kiel inĝeniero en karbominejoj en Donecko, Ukraina SSR. En 1934 li verkis libron pri la vivo de karboministoj. La libro impresis Maksim Gorkij, kiu helpis Grossman translokiĝi al Moskvo kaj antaŭenigis sian literaturan karieron. Inter 1935 kaj 1937 li verkis plurajn mallongajn romanojn (novelojn). Inter 1937 kaj 1941 li verkis libron pri la vivo de la revolucistoj en Rusio komence de la 20a jarcento.

Kiam la nazia armeo invadis Sovetunion en 1941, li estis rekrutita al la Ruĝa Armeo kaj estis milita raportisto ĉe la fronto por la ĵurnalo La ruĝa stelo. Li akompanis la militfortojn en la bataloj de Moskvo kaj Stalingrado, en la liberigo de Ukrainio, Belorusio, Pollando kaj en la konkero de Berlino. Dum la milito, krom gazetartikoloj, li verkis novelon nomitan "La nevenkebla popolo", kaj ankaŭ kolekton de noveloj sub la nomo " Stalingradaj skizoj".

En la liberigitaj teritorioj de Sovet-Unio kaj Pollando, li persone testamentis la hororojn de la holokaŭsto kaj estis precipe trafita per lia vizito al Majdanek kaj Treblinka ekstermejoj. Kion li vidis tie li priskribis en sia artikolo "La treblinka infero" kaj ĉi tiu artikolo servis kiel akuzdokumento en la procesoj de Nurenbergo.

Inter 1944 kaj 1946 li ankaŭ komencis kolekti atestaĵojn de holokaŭstsurvivantoj, surbaze de kiuj li kaj la ĵurnalisto Ilja Ehrenburg verkis "La nigra libro". Tio verkaĵo estis historie la unua dokumentata atestaĵo de la Holokaŭsto. La libro ne estis aprobita por publikigo en Sovet-Unio, sed eltiraĵoj de ĝi estis kontrabanditaj al okcidento kaj publikigitaj en Usono, jarojn poste ankaŭ en Rumanio kaj en 1980 en Israelo.

En la jaroj post la milito, Grossman iĝis viktimo de la persekuto de la reĝimo, interalie pro sia judismo (inter 1948 kaj 1953). Liaj libroj ne estis publikigitaj, kaj li estis devigita labori neformalajn laborojn. Malgraŭ tio li daŭre verkis librojn. En 1959 li verkis sian libron "Vivo kaj sorto" (ruse Жизнь и судьба), kiu traktas la Batalon de Stalingrado kaj prezentas vastan gamon de vivspertoj en diversaj partoj de Rusio en malsamaj loĝantarsektoroj (la libro estis malpermesita por publikigo dum ĉirkaŭ 20 jaroj).

En 1961 li verkis sian libron "Ĉio fluas" (ruse Всё течёт), kiu dokumentis la krimojn de la stalina diktatureco, persekutado de intelektuloj kaj sciencistoj, kazo de kuracistoj, la Gulagoj kaj la politikoj de kolektivigo kaj la granda malsato en Ukrainio. Tiuj libroj estis publikigitaj en Sovet-Unio nur dum la glasnost-periodo en la malfruaj 1980-aj jaroj, proksimume dudek jarojn post lia morto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti