Vasilij Aleksandroviĉ Molodcov (ruse Василий Александрович Молодцов), aŭ Sandrö Vaśö (komie en moderna alfabeto Сандрӧ Васьӧ, en lia alfabeto Санԁрӧ Ваԍӧ) estas komia lingvisto, la kreinto de la unua oficiala komia alfabeto.

Vasilij Molodcov
Санԁрӧ Ваԍӧ
Санԁрӧ Ваԍӧ
Persona informo
Naskiĝo 1-a de januaro[jul.]/ 13-a de januaro 1886[greg.]
en la vilaĝo Tentukovo
gubernio de Vologda
 Rusia Imperio
Morto 31-an de aŭgusto 1940
en Siktivkar
 Sovetunio
Lingvoj komiarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko • Sovetunio vd
Profesio
Okupo lingvisto • kultura aktivisto • instruisto vd
Laborkampo lingvoscienco
Fama pro la kreinto de la unua oficiala alfabeto por la komia lingvo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis 13-an de januaro 1886 en la vilaĝo Tentukovo de la gubernio de Vologda (nun tiu loko troviĝas ene de la urbo Siktivkar), Rusia Imperio; mortis 31-an de aŭgusto 1940 en Siktivkar, Komia Aŭtonoma Sovetia Socialisma Respubliko, Sovetunio.

Biografio[1] redakti

En 1907 Molodcov finis instruistan seminarion en la urbo Totjma. Poste li laboris kiel vilaĝa instruisto en diversaj lokoj, kun du paŭzoj en 19081909 kaj 19111914 por studado en Sankt-Peterburgo. En 19141917 li estis instruisto en la Vilawo Noŝul kaj tie komencis labori por kreado de komia alfabeto.

En tiu tempo instruadon de la komia lingvo kaj instruadon per ĝi oni pensis ne bezonata. Tio ŝanĝiĝis 1917–1918, kiam oni komencis krei novan sistemon de instruado. Molodcov, transloĝiĝinta en la urbon Jarensk, propagandadis fondon de instruado de la komia lingvo.

Ĝis la somero de 1918 Molodcov finis konstruadon de la alfabeto. Lia alfabeto tre precize konformis al la fonemoj de la komia lingvo. Dum la konferenco de instruistoj de la ujezdoj de Jarensk kaj de Ust-Sisolsk (nun Siktivkar) la alfabeto estis aprobita kaj oni komencis apliki ĝin.

Aŭtune de 1918 Molodcov transloĝiĝis en Ust-Sisolsk kaj tie verkis la unuan abocolibron sub la pseŭdonimo Sandrö Vaśö. Pro abundo de literoj, kiuj ekzistas en neniu alia alfabeto, presi ĝin ne eblas. Oni transskribadis ĝin mane kaj disdonadis skribitajn abocolibrojn al lernejoj. Sed poste oni komencis presi abocolibrojn. En 1920 li publikigis priskribon de la komia gramatiko.

Molodcov pretigis planojn de instruado, verkis lernolibrojn por komia lernejoj, instruis estontaj instruistoj en instituto. Publikigis kelkajn sciencajn verkojn pri lingvistiko ne nur komia. Liaj verkoj esti grava kontribuo en la evoluigo de la literatura komia lingvo.

Sed de komence aperis oponantoj de Molodcov. Al multaj ne plaĉis liajn al nenio similajn literojn pro malfacilaĵoj ĉe presado. Krome, oni akuzis lin, ke la malkutima alfabeto estas naciista kaj apartigas komiojn de aliaj nacioj.

En 1919 Molodcov forveturas el Komiio, en la sekvaj jaroj li multfoje revenadis kaj denove forveturadis: en Vologdan, en Moskvon, en Narjan-Maron, en Sankt-Peterburgo, en Saratov-on, laboris en ekspedicioj en Udmurtio.

En 1930 oni komencis enkonduki novan alfabeton surbaze de la latina alfabeto, sed en 1936 decidis reveni al alfabeto de Molodcov. En 1938 Molodcov estis arestita, la ŝtato akuzis lin kiel naciisto. En 1939 estis enkondukita nova alfabeto surbaze de la rusa alfabeto, en tiu nova alfabeto oni skribas ĝis nun. En 1940 Molodcov mortis en malliberejo. Post dekoj da jaroj la ŝtato deklaris lin senkulpa.

La alfabeto[2] redakti

 
La alfabeto de Molodcov

La alfabeto de Molodcov enhavis 33 sekvajn literojn:

Аа Бб Вв Гг Ԁԁ Ԃԃ Ее Жж Җҗ Зз Ԅԅ Ԇԇ Іі Јј Кк Лл Ԉԉ Мм Нн Ԋԋ Оо Ӧӧ Пп Рр Сс Ԍԍ Тт Ԏԏ Уу Чч Шш Щщ Ыы.

El ili 21 estas prenitaj el la rusa varianto de la cirila alfabeto:

а, б, в, г, е, ж, з, к, л, м, н, о, п, р, с, т, у, ч, ш, щ, ы;

4 literoj estas prenitaj el latina alfabeto (Ԁ majuskla estas ŝanĝita, similas al la minusklo; la litero Ö ekzistas en kelkaj latinaj alfabetoj, kvankam la samaspekta litero ĉeestis ankaŭ en kelkaj cirilaj, sed aperis ĝi en la latina alfabetaro kaj poste de tiu alvenis en la cirilan alfabetaron).

ԁ, і, ј, ӧ;

kaj 8 literoj ekzistas nur en alfabeto de Molodcov. Kvankam ili (krom Җ) ne estas uzataj oficiale en nuntempaj lingvoj, ili ĉeestas en Unikodo:

ԃ, җ, ԇ, ԅ, ԉ, ԋ, ԍ, ԏ.

Җ poste ja aperis en kelkaj cirilaj alfabetoj, sed jam post la kreado de la alfabeto de Molodcov.

La alfabeto enhavas 5 parojn da similaj literoj, kun kaj sen la hoko dekstre: ԁ ԃ, з ԅ, л ԉ, н ԋ kaj т ԏ. La senhokaj literoj signifas la koronalojn [d], [z], [l], [n] kaj [t] respektive. La literoj kun la hoko signifas la samajn sonojn, sed palataligitan, do respektive: [ɟ], [ʑ], [ʎ], [ɲ] kaj [c]. Tiaj hokoj por indiki palataligon ekzistas nur en la alfabeto de Molodcov. Por aldoni la hokon al Ԁ li devis fari ambaŭ ĝiajn formojn similaj al la minuskla latina d, ĉar nek al la majuskla latina D, nek al ambaŭ formoj de la cirila Д eblas aldoni la hokon. Same estas en la paro de literoj с ԍ, kiu signifas respektive [s] kaj [ɕ], tiuokaze oni indikas palataligon sen la hoko.

Prononco redakti

En sia alfabeto Molodcov strebis, ke unu fonemo ĉiam estu ligita kun unu litero kaj inverse. Vidu la tabelon de prononco de la literoj en la alfabeto de Molodcov:[2][3]

Litero а б в г ԁ ԃ е ж җ з ԅ ԇ і ј к л ԉ м н ԋ о ӧ п р с ԍ т ԏ у ч ш щ ы
IFA[*] [a] [b] [v] [g] [d] [ɟ] [e] [ʒ] [d͡ʒ] [z] [ʑ] [d͡ʑ] [i] [j] [k] [ɫ] [ʎ] [m] [n] [ɲ] [o] [ɘ] [p] [r] [s] [ɕ] [t] [c] [u] [t͡ɕ] [ʃ] [t͡ʃ] [ɤ]

Moderna alfabeto[2] redakti

La moderna alfabeto de la komia lingvo enhavas ĉiujn literojn de la rusa alfabeto, kaj krom ili la literojn І kaj Ӧ. Malgraŭ tio, ke la literoj estas je du pli multaj ol tiuj en la alfabeto de Molodcov, laŭ la nova ortografio oni vaste uzas digrafojn kaj samtempe kelkajn fonemojn oni devas skribi malsame en malsamaj lokoj de vortoj. Laŭ la ortografio de la alfabeto de Molodcov digrafoj ne estis necesaj, unu litero signifis unu kaj ĉiam la saman fonemon, kaj unu fonemon oni skribis per unu kaj ĉiam la sama litero. Laŭ la moderna estas male.

De alia vidpunkto, pro foresto de la malkutimaj literoj la nova alfabeto ne havas tiujn problemojn kun komputiloj, presado ktp, kiujn verŝajne havus la alfabeto de Molodcov.

Referencoj redakti

  1. Жеребцов, И.Л.. (2000) “В.А.Молодцов”, Связь времен.. Сыктывкар: Покаяние, p. 283. ISBN 5-88186-301-1.
  2. 2,0 2,1 2,2 Пунегова, Галина Васильевна (2014). “Графическая система национального алфавита: из истории коми графики”, Филологические науки. Вопросы теории и практики (ru) (PDF) (№ 10 (40), parto 2), p. 148–150. doi:10.30853/filnauki. Alirita 2019-12-16.. 
  3. Archaic Komi Cyrillic characters for the BMP of the UCS (angle). International Organization for Standardization (2000-06-09). Alirita 2019-12-16.