Vasilij Tatiŝĉev

Vasilij Nikitiĉ TATIŜĈEV (en rusa: Василий Никитич Татищев) (19a de Aprilo 1686 – 15a de Julio 1750) estis elstara rusa politikisto, historiisto, filozofo, kaj etnografo, plej bone memorata kiel aŭtoro de la unua kompleta Historio de Rusio kaj fondinto de tri gravaj urboj de Rusio: Stavropol-ĉe-Volga (nuntempe Toljatti), Jekaterinburgo, kaj Permjo.

Vasilij Tatiŝĉev
Tatishchev.png
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1686 (1686-04-19)
en Pskovo
Morto 15-an de julio 1750 (1750-07-15) (64-jara)
en Boldino (Moscow region)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Subskribo Vasilij Tatiŝĉev
Familio
Infano Yevgraf Vasilevich Tatishchev
Okupo
Okupo esploristo • antropologo • historiistogeografoekonomikistopolitikisto
Information icon.svg
vdr

Li gradiĝis el la Inĝeniera Altlernejo en Moskvo, li partoprenis en la Granda Nordia Milito de 1700-1721 kontraŭ Svedio. Je la servo de Petro la Granda li ricevis altan postenon en la Eksterlanda Servo, kion li uzis por opozicii kontraŭ la politikojn de la Suprema Privata Konsilantaro kaj subteni la ascendon de Anna Ivanovna al la trono de Rusio en 1730. Tiel li ricevis el Anna gravan postenon por la administrado de fabrikoj en Uralo. Tiukadre li fondis la urbojn Jekaterinburgo kaj Permjo kiel fabrikoj, kiuj poste kreskis kiel veraj ĉefurboj de Uralo.

Li malkovris kaj publikigis kelkajn gravajn jurajn dokumentojn, ekz., Ruskaja Pravda kaj Sudebnik de 1550. Lia ĉefverko estis la unua skizo de Historio de Rusio, titolita Rusia Historio el la plej antikvaj tempoj kaj publikigita en 5 volumoj post sia morto. Li kompilis ankaŭ enciklopedian vortaron de la rusa lingvo. Tamen multaj el liaj asertoj estis pridubitaj dum multe da tempo.[1]

NotojRedakti

  1. Ia. S. Lur'e, "The Problem of Source Criticism (With Reference to Medieval Russian Documents)," Slavic Review Vol. 27, No. 1. (Mar., 1968), pp. 1-22.