Vasilij Andrejeviĉ TROPININ (ruse Василий Андреевич Тропинин) estas elstara rusa pentristo, danke al kies portretoj oni povas vidi geeminentulojn el tiama epoko.

Vasilij Tropinin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1776 (1776-03-30)
en Karpovo, Novgorod County,  Rusia Imperio
Morto 3-an de majo 1857 (1857-05-03) (81-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vagankovo-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
Verkoj Lace-maker
Portrait of A. V. Tropinin
vdr
edzino Anna 1809
filo Arsenij 1818

Li naskiĝis la 30-an de marto n.s. 1776 (laŭ aliaj fontoj en 1780) en vilaĝo Karpovo, Novgoroda provinco, Rusia Imperio, mortis la 15-an de majo 1857 en Moskvo. Lia patro estis servutulo de grafo Ĥristofor Miniĥ (germane Burkhard Christoph von Münnich) kaj laboris kiel intendanto de la bieno. Pro sia fervoro patro Andrej Tropinin ricevis personan liberecon, kvankam liaj gefamilianoj inkluzive lian filon Vasilij plu suferis pro servuteco.

Baldaŭ la knabon akiris grafo Iraklij Morkov kiel doto de sia fianĉino Natalia Miniĥ. Laŭ volo de sia nova sinjoro Vasilij komencis lerni profesion de sukeraĵisto en Sankt Peterburgo. Tie Tropinin sekrete frekventis liberajn lecionojn pri desegnado en la Rusia Akademio de Belartoj. En 1799 post multaj petegoj la posedanto finfine permesis al sia servutulo studi pentrarton en la Akademio kiel kroma studento ĉe profesoro Stepan Ŝĉukin. Tiam ĝin estris grafo Aleksander Stroganov, kiu multe helpis kaj apogis lin.

En 1804 pentraĵo de Tropinin "Knabo funebranta pro mortinta birdo" furoris en la akademia ekspozicio kaj ricevis laŭdon de la Rusia Imperiestrino. Ĝenerale al la rusaj spektantoj imponis sentimentaleco de liaj verkoj, pro kiuj li gajnis kelkajn arĝentajn kaj orajn medalojn.

Samjare sinjoro Morkov ordonis al Tropinin translokiĝi al alia lia bieno Kukavka situanta en Ukrainio. Tie li devis kopii pentraĵojn de grandaj rusaj kaj eksterlandaj pentristoj, ornami la lokan preĝejon kaj fari ikonojn por ĝi, pentri portretojn de la grafaj gefamilianoj. Samtempe la servutulo laboris kiel sukeraĵisto kaj lakeo.

En 1807 la preĝejo estis konsekrita kaj tiam Tropinin edziĝis al Anna Ivanovna Katina, kune kun kiu li travivis preskaŭ kvindek jarojn ĝis ŝia morto. La virino estis libera kamparanino, sed ŝia amo al Vasilij estis tre granda, tial ŝi propravole konsentis esti servutulino kaj perdi siajn rajtojn post la geedziĝo.

Dum la franca invado al Rusio en 1812 generalo Morkov militis ĉirkaŭ Moskvo, kie estis lia hejmo. Brulego okazinta aŭtune de 1812 cindrigis la konstruaĵon kaj tutan propraĵon inkluzive kelkajn valoregajn pentraĵojn de Tropinin.

Ekde 1813 kreskas famo de Tropinin kiel portretisto, kies bildoj de tiamaj geeminentuloj tre plaĉis al la publiko. En 1823 li prezentis kelkajn siajn laboraĵojn al Estraro de la Rusia Akademio de Belartoj, kiu decidis diplomi la pentriston kiel kandidato-akademiano.

Samjare Tropinin ricevis liberecon de sia sinjoro Morkov kaj ekloĝis en moskva domo situanta apud Kremlo. Tie aperis multaj liaj pentraĵoj inkluzive portreton de Aleksandr Puŝkin, fama rusa poeto, en 1827. Spertuloj asertas, ke ĝi estas plej reala kaj korekta el ceteraj portretoj de rusa eminentulo.

En 1824 li ricevis la oficialan atestilon pri artisto kaj iĝis elektita akademiano. Ekde 1833 li kromalie instruis en moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo.

Li mortis en 1857 kaj estis enterigita en moskva Vaganjkovo tombejo. Dumvive Tropinin pentris pli ol 3000 portretojn.

En 1969 la Tropinin-muzeo estis malfermita en Moskvo.

Eksteraj ligiloj redakti