Vasitaho (en la araba: وَاسِطة wāsiṭah), ankaŭ alilingve wastawasata estas araba vorto, kiu iom malklare tradukeblas per nepotismo, "influo", aŭ "kiun vi konas". La esprimo rilatas al la uzo de ies kontaktoj kaj / aŭ influo por aranĝi aferojn, inkluzive registarajn transakciojn kiel rapida renovigo de pasporto, nuligo de trafikaj monpunoj kaj dungado aŭ promocio en la labormerkato [1] [2] [3] Alivorte, vasitaho egalas al la akiro de io per favoritismo anstataŭ merito. Ekvivalentaj vortoj en aliaj lingvoj inkluzivas sociolismon en Kubo[4]; blat en Rusio[5]; guanxi en la ĉina[6]; vetternwirtschaft en la germana[mankas fonto]; protektzia en Israelo[7]; un pituto en Ĉilio[8] kaj un enchufe en Hispanio[9]; kaj en la brazila portugala ĝi estas nomata "pistolão"[10] aŭ "IQ" (Quem Indica), "Pidi Padu" en la regiono de Barato kie oni parolas la malajalan lingvon, "arka" aŭ "destek" aŭ "torpil" en la turka, "plecy" en la pola, "štela" en la bosna lingvo.

En multaj arabaj landoj, kiel Omano, Irako, Libano, Kuvajto, UAE, Egiptio, Sauda Arabio, Sirio kaj Jordanio vasitaho influas decidojn pri dungado kaj promocio. Ĉi tio ne estas limigita al arabaj ŝtatanoj, sed ankaŭ estas praktikata de elmigrantoj, kiuj uzas siajn rilatojn kiel 'vasitaho'.

Etimologio redakti

Vasitaho estas derivata de la moderna normaraba vorto واسِطَة, translit: wāsiṭah, kiu povas signifi medion, rimedojn, sed ankaŭ personan kontaktulon uzatan por gajni ion[11].

Vidu ankaŭ redakti

Noto kaj referencoj redakti

Tiu ĉi artikolo estas traduko de la artikolo Wasta en la portugala vikipedio, listo de aŭtoroj.

  1. (en) «wasta». Urban Dictionary. la 30-an de jseptembro 2006.
  2. (en) What is a wasta?,. Blue Abaya. la 21-an de aprilo 2015.
  3. (en) «Wasta in Dubai and the UAE». Dubai FAQ, la 30-an de decembro 2013.
  4. (en) Find Words (2016). «What is "sociolismo"». Cambridge University, alirite la 22-an de marto 2021.
  5. (en) Alena V. Ledeneva (1998). «Russia's Economy of Favours: Blat, Networking in the post-Soviet period». Cambridge University, alirite la 22-an de marto 2021.
  6. (en) Kate Hutchings kaj David Weir, «Guanxi and Wasta: A comparison», Wiley Online Library, la 12-an de decembro 2005, alirite la 22-an de marto 2021.
  7. Tareq Y. Ismael kaj Jacqueline S. Ismael (2011). «Government and Politics of the Contemporary Middle East: Continuity and Change». Routledge, alirite la 22-an de marto 2021.
  8. (es) «1. Pituto». Diccionario Chileno.
  9. RAE sesa signifo
  10. (pt) Pistolão, Dicionário Online de Português
  11. (en) Hans Wehr (1979), Arabic-English Dictionary.