Brienz/Brinzauls

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Vazerol)
Brienz/Brinzauls
Blazono de Brienz/Brinzauls
Brienz/Brinzauls
former municipality of Switzerland
Kantono Grizono
Distrikto Albulo
Komunumaro Belfort
Koordinatoj  46° 40′ 8″ N 9° 35′ 42″ O / 46.66889 °N, 9.59500 °O / 46.66889; 9.59500 (mapo)Koordinatoj: 46° 40′ 8″ N 9° 35′ 42″ O / 46.66889 °N, 9.59500 °O / 46.66889; 9.59500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 112
Areo 13,37 km²
Alteco 1144 m super marnivelo
Poŝtkodo 7084
Komunumkodo 3512
Mapo de Brienz/Brinzauls

Pri la komunumo redakti

Brienz/Brinzauls (germana nomo Brienz, romanĉa nomo Brinzauls, oficiale estas uzata la duobla nomo por respekti la dulingvecon de la komunumo) estas komunumo de la komunumaro Belfort kaj la distrikto Albulo en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 112 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

La komunumo Brienz/Brinzauls situas sur monta teraso norde de la Albulovolo sur alteco de 1144 m s.m. Al Brienz/Brinzauls apartenas ankaŭ la setlejo Vazerol, kie laŭ la legendo en la jaro 1471 kuniĝis la Diodoma Federacio, la Dektribunala Federacio kaj la Griza Federacio al la Tri Federacioj, liberŝtato el kiu estiĝis la hodiaŭa Kantono Grizono.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Brienz/Brinzauls limas en okcidento kaj nordo al Lantsch/Lenz, en nordoriento kaj oriento al Alvaneu, en sudoriento al Surava, kaj en sudokcidento al Tiefencastel.

Trafiko redakti

Tra Brienz/Brinzauls pasas la kantona ĉefvojo n-ro 417 de Tiefencastel al Davos. Per la poŝtaŭtolinio de Lenzerheide al Davos la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Brienz/Brinzauls datiĝas el la jaro 840 kiel Brienzola. En la 12-a jarcento Brienz/Brinzauls estis ekonomia centro de la episkopo de Koiro. Kiel parto de la tribunalo Belfort Brienz/Brinzauls fariĝis en la jaro 1338 posedaĵo de la Grafoj de Togenburgo. Ek de 1436 ĝis la jaro 1850 Brienz/Brinzauls estis membro de la Dektribunala Federacio. Ek de 1851 Brienz/Brinzauls estas komunumo de la komunumaro Belfort en la distrikto Albulo. En la jaro 1869 Surava aliĝis al la komunumo Brienz/Brinzauls, sed jam 14 jarojn poste la du komunumoj de nove disiĝis, kaj tiel Surava en la jaro 1883 denove fariĝis aŭtonoma komunumo. [1]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Fonto: Jürg Simonett: Brienz/Brinzauls en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-24)

Eksteraj ligiloj redakti