Vega de Villalobos

Vega de Villalobos [BEga debiljaLObos] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Vega de Villalobos estas etimologie tradukebla al Valo de Vilaĝo de Lupoj.

Vega de Villalobos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49133
Demografio
Loĝantaro 89  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 58′ N, 5° 28′ U (mapo)41.97-5.4630555555556Koordinatoj: 41° 58′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 733 m [+]
Areo 10,18 km² (1 018 ha) [+]
Vega de Villalobos (Provinco Zamoro)
Vega de Villalobos (Provinco Zamoro)
DEC
Vega de Villalobos
Vega de Villalobos
Situo de Vega de Villalobos
Vega de Villalobos (Hispanio)
Vega de Villalobos (Hispanio)
DEC
Vega de Villalobos
Vega de Villalobos
Situo de Vega de Villalobos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vega de Villalobos [+]
vdr
Municipoj de la komarko de Tierra de Campos en la provinco Zamora.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 10,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 92 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 76 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Kaj estas proksime al la natura rezervejo de la Lagetoj de Villafáfila kun parto de teritorio en birdoprotektejo ZEPA.

Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Plej frua mencio estas de la jaro 1142. Ĝi apartenis al la Provinco Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (vinkeloj, kolombejoj).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti