Vehari

(Alidirektita el Vehario)

VeharioVehari, literumita ankaŭ kiel Vihari (urdue وہاڑی‎) estas urbo ĉirkaŭ 100 km el la historia urbo Multano kaj estas sidejo de la Distrikto Vehari en Panĝabo, nome provinco de Pakistano. Ĝi situantas ĉe la Ŝoseo Multano-Delhio konstruita de la hindia islama imperiestro Ŝer Ŝah Suri.[1] Ĝi situantas je alto de 135 m (446 ft) super marnivelo.[2] Ĝi estas 96 kilometrojn (60 mi) el la regiona metropolo Multano, 956 kilometrojn (594 mi) el Karaĉi, 300 kilometrojn (190 mi) el Lahoro, 218 kilometrojn (135 mi) el Fajsalabado, 119 kilometrojn (74 mi) el Bahavalpur, 61 kilometrojn (38 mi) el Hasilpur, 41 kilometrojn (25 mi) el Mailsi, 46 kilometrojn (29 mi) el Kaĉa Ĥuh, 36 kilometrojn (22 mi) el Burevala, 27 kilometrojn (17 mi) el Luddan, 78 kilometrojn (48 mi) el Arifvala, 112 kilometrojn (70 mi) el Pakpatan, kaj je ĉirkaŭ 37 kilometrojn (23 mi) norde de la rivero Sutlej – la plej suda el la kvin riveroj de Panĝaba regiono. La Islama Baraĵo estas situanta ĉe tiu rivero proksime de Luddan ĉe la kanalo Luddan-Vehari kiu havigas irigacian akvon al ambaŭ bordoj de la rivero, kio inkludas la suprajn bordojn de la Dezerto de Ĉolistano.

Vehari
urbo
Administrado
Poŝtkodo 61100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 034  (2017) [+]
Loĝdenso 10 670 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 3′ N, 72° 21′ O (mapo)30.04194444444472.352777777778Koordinatoj: 30° 3′ N, 72° 21′ O (mapo) [+]
Areo 12 km² (1 200 ha) [+]
Vehari (Panĝabo)
Vehari (Panĝabo)
DEC
Vehari
Vehari
Situo de Vehari
Vehari (Pakistano)
Vehari (Pakistano)
DEC
Vehari
Vehari
Situo de Vehari

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Vehari [+]
vdr

Agrikulturo redakti

Vehario estas konata kiel urbo de kotono, inter aliaj produktaĵoj. La somero en Vehario estas tre varma; tamen la vetero iĝas multe pli agrabla inter Oktobro kaj Februaro. Foje falas malforta pluvo sur tero ĝenerale arida kaj polveca. Veharo havas dekduojn da kotonfabrikoj kaj de fabrikoj de kotonsema oleo, kaj ankaŭ procezado de sukerkano oftas. Agrikulturaj produktoj estas mangoj en somero kaj guajavo kaj aliaj citrusaj fruktoj vintre.

Notoj redakti