Veit WINSHEIM (ankaŭ: Vitus Oertel, Veit Örtel, Vinshemius, Vuincemius, Windsheim; naskiĝinta la 1-an de aŭgusto 1501 en Windsheim, mortinta la 3-an de januaro 1570 en Wittenberg) estis germana retorikisto, filologo, medicinisto kaj fakulo de la helena lingvo.

Veit Winsheim
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1501 (1501-08-01)
en Bad Windsheim
Morto 3-an de januaro 1570 (1570-01-03) (68-jaraĝa)
en Wittenberg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo filologo • kuracisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

 
Epitafo de Veit Winsheim en la Preĝejo Sankta Mario de Wittenberg

Post trejniĝoj preparaj en Deventer Winsheim ekstudentis en la somera semestro 1520 ĉe la Universitato de Vieno ĝuante stipendion de 20 guldenoj. La sekvan jaron li iris kiel instruisto al Buda de kie li forpelitis en la 1523-a jaro. En aŭgusto 1523 li ekestis ĉe la Universitato de Wittenberg faronte pliajn studojn ĉe Filipo Melanktono. Unue li organizis en Wittenberg privatan lernejon per kio li fascinigis Melanktonon. En la 30.4.1528 Winsheim bakalaŭriĝis pri filozofio.

La 1-an de majo li iĝis ano de la senato de la fakultato filozofia, kie li transprenis en 1529 la profesorecon pri retoriko de Hermann Tulken. Post kiam li jam ekde 1536 anstataŭigis de tempo al tempo Melanktonon en la instruado de la helena lingvo li iĝis en la 4.8.1541 ties posteulo ĉekatedre. En la 4.2.1550 Winsheim doktoriĝis ĉe la medicina fakultato kaj ekdocentis ekde la 31.12.1550 ankaŭ pri medicinaĵoj. Tamen li neniam profesoris medicinfakultate; anstataŭe li transprenis post la morto de Melanktono ties prelegojn pri logiko kaj faris ankaŭ la funebran paroladon en la helena lingvo dum la entombigo.

Ekster tio Winsheim transprenis ja necesajn organizajn taskojn altlernejajn. Li estis ekz. dum la vintraj semestroj 1529, 1537, 1548 dekano de la filologia fakultato, dum la someraj semestroj 1540, 1551, 1566 rektoro kaj en la somera semestro 1558 vicrektoro. Krome li engaĝiĝis pri organizaj aferoj municipaj: en 1549 li iĝis konsilanto. Samfunkcie li deĵoris denove laŭ fiksa tempa sinsekvo en 1552, 1555, 1558, 1561, 1564 kaj 1567.

Familio redakti

Winsheim estis la edzo de Anna Rüpelin kun kiu li havis la filon Veit kiu iĝis fama profesoro pri jurscienco, sep aliajn filojn kaj du filinojn.[1] Je memoro patra la filo Veit komisiis en 1586 la faron de belega epitafo kiu troviĝas en la Mario-kirko en Wittenberg; samtempe temas pri la lasta bildo farita fare de Lucas Cranach la pli juna. La filino Anna edziniĝis al la orientfrisa kanceliero Thomas Franzius. Ankaŭ la filoj Johann kaj Christoph havis idojn.[2]

Malprauloj winsheim-aj rezidis sur orientfrislanda kastelo en Warnsath.[3]

Verkoj redakti

  1. Orationes Demosthenis contra Aristogitonem. Hagenau, 1527
  2. Vituperatio ebrietatis. Wittenberg 1529
  3. Oratio de studiis adolescentium. Wittenberg 1529 (parolado dekana)
  4. Laudatio funebris D. Sebaldi Münsteri. 1530
  5. Declamatio de Imperatore Cunrado. 1538
  6. Disp. de philosophia et ebrietate; Praefatio in Homerum; De Sebaldo Munstero. Wittenberg 1539
  7. Declamatio de Guelfo Dux Bavariae. Wittenberg 1539
  8. Praefatio in lectionem Euripidis. Wittenberg 1548
  9. Interpretatio Tragoediarum Sophoclis … ex graecae linguae edita. Frankfurt/O., 1549
  10. Galeni de usu partium corporis humani. Liber quartus. Wittenberg 1549
  11. Oratio de studiis linguae graecae. Wittenberg 1549
  12. Sophokles. Frankfurt 1549
  13. Interpretatio Eidylliorum Theocriti dictata in Academia Vitebergensi. Frankfurt, 1558
  14. Demosthenes zweite Rede gegen Aristogeiton. 1559
  15. Oratio habita in funere Ph. Melanthonis. Wittenberg 1560
  16. Oratio recitata cum inchoaret praelectionem Dialecticae. Wittenberg 1560
  17. Thucydidis de bello Peloponnesiaco pars prior, libris quatuor continens ad usum iuventutis. Wittenberg 1562
  18. Ein schön herrliche Declamation … der Guelff Hertzog. Wittenberg 1563
  19. Adhortatio ad scholasticos ante legum recitatione. Wittenberg 1566 (prelego rektora)
  20. Resignatio publica ad scholasticos a rectore. Wittenberg 1566
  21. Thucydidis … Historiae de bello peloponnesiaco libri octo e graeco Sermone in latinam. Praeses u. Orator bei med. Prom. Wittenberg 1569
  22. De XXXII propositionibus prioribus (Resp. Bert) et de sequentibus XL propositionibus (resp. Roeder). 1553
  23. De propositionibus sequentibus (Resp. Moninger). Wittenberg 1559
  24. Oratio de consideratione humani corporis (Prom. Moninger). Wittenberg 1559
  25. Oratio de Gregorio Pontano (Prom. Peucer). Wittenberg 1560 Postum erschienen:
  26. Thucydidis Atheniensis Historiae de bello Nunc denuo recusi et editi. Wittenberg,1580
  27. Sophoclis Trachiniae cum interpretatione larina. Strasburgo 1584
  28. Sophoclis Tragoediae septem. Wittenberg 1585 kaj Heidelberg 1597, 1603
  29. Theokrits Idyllen
  30. De Guelpho duce Bavariae

Referencoj redakti

  1. Krom Veit konatas pli detale la filo Philipp Ortel kiu ekstudentis dum la somera semestro 1546 en Wittenberg kaj nuptis en 1561 Anna Grössel, urbestran filinon el Oschatz.
  2. Oldenburger Jahrbuch, 1985, p. 74 Digitalisat
  3. Rainer Hinrichs: "Wie kommt der Name Veit (ohne h) ins Harlingerland? Aufschlüsse über die Geschichte des ehemaligen adligen Gutes Warnsath". Ĉe: Friesische Heimat. 11. Beilage zum Anzeiger für Harlingerland. Wittmund, 2.6.2008. p. 1 kaj 3

Literaturo redakti

  • Nikolaus Müller: Die Funde in den Turmknäufen der Stadtkirche zu Wittenberg. Magdeburg 1912
  • Heinz Kathe: Die Wittenberger Philosophische Fakultät 1502–1817 (=Mitteldeutsche Forschungen, 117). Böhlau, Köln/Weimar/Wien 2002, ISBN 3-412-04402-4.
  • Walter Friedensburg: Geschichte der Universität Wittenberg. Max Niemeyer, Halle (Saale) 1917
  • Wolfgang Klose: Das Wittenberger Gelehrtenstammbuch: das Stammbuch von Abraham Ulrich (1549–1577) und David Ulrich (1580–1623). Mitteldeutscher Verlag, Halle (Saale) 1999, ISBN 3-932776-76-3
  • Hans Theodor Koch: Die Wittenberger Medizinische Fakultät (1502–1652) – Ein biobibliographischer Überblick. In: Stefan Oehmig: Medizin und Sozialwesen in Mitteldeutschland zur Reformationszeit. 2007 Evangelische Verlagsanstalt, Leipzig, ISBN 978-3-374-02437-7
  • Karl Hartfelder: Winsheimer, Veit. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 43, Duncker & Humblot, Leipzig 1898, S. 462 f.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Veit Winsheim en la germana Vikipedio.