Vektora bildo
publikigita versio estis patrolita je 28 feb. 2016. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 28 feb. 2016.
Vektora bildo (strekara bildo) estas bildo priskribita kiel aro de primitivoj. La primitivoj estadas strekoj, cirkloj, pluranguloj ktp.
Primitivo | Koordinatoj | Diko | Koloro |
---|---|---|---|
Cirklo | (120, 120), radiuso=80 | 5 | Flava (255, 255, 0) |
Linio | (80, 100), (160, 100) | 3 | Verda (0, 255, 0) |
Linio | (160, 100), (160, 130) | 3 | Verda (0, 255, 0) |
Kvarangulo | (80, 120), (120, 140) | Ruĝa (255, 0, 0) | |
Linio | (40, 40), (200, 200) | 3 | Blua (0, 0, 255) |
Ĉar komputila ekrano estas rastruma bildo, vektora bildo devas esti rastrumigita antaŭ ol ĝi povas esti montrita en la ekrano.
Kvazaŭnorma daten-aranĝo por vektoraj bildoj estas SVG.
PostScript (PS) estas komputila lingvo por kreado de vektoraj bildoj.