Vektoro (epidemiologio)

En epidemiologio, vektoro estas agento (persono, animalo aŭ mikroorganismo) kiu portas kaj transmitas infektigan agenton.[1][2][3] Vektoroj estas veturiloj per kiuj oni transmitas infektojn el unu gastiganto al alia. Plej komune konataj vektoroj konsistas el artropodoj, hejmaj animaloj aŭ mamuloj kiuj helpas transmiton de parazitaj organismoj al homaj aŭ al aliaj mamuloj. Vektoro ne estas necesa por partoj de la parazita disvolviĝa ciklo, sed ĝi transmitas ankaŭ la paraziton rekte al sekva gastiganto.

Moskito estas vektoro kiu transmitas malarion.

Notoj redakti

  1. WordNet Search
  2. (2001) A Dictionary of Epidemiology. New York: Oxford University Press. ISBN 978-0195141696. OCLC 207797812.
  3. Roberts, Larry S.. (2008) Foundations of Parasitology. McGraw Hill. ISBN 978-0073028279. OCLC 226356765.