Velantaj rokojmigrantaj rokoj, moviĝantaj rokoj (angle wandering rockssailing stones) estas fenomeno sur Racetrack Playa en Nacia Parko Valo de Morto.

Velanta roko sur Racetrack Playa

Sur elsekiĝinta ejo de lago, en nordokcidento de la Nacia Parko Valo de Morto moviĝas la ĝis 350 kg pezaj rokoj sporade sur la tuta plata ebenaĵo kaj postlasas longajn glitspurojn. Homoj vidis la moviĝon unuafoje en 2014. La moviĝoj okazas plej ofte vintre, de sudo al nordo kaj nordokcidento. La glitspuroj longas de kelkcentimetroj ĝis 1000 metroj. Post kelkaj jaroj tiuj spuroj malaperas danke al la erodo.

Oni sciigis en 2014, ke la moviĝon helpas formiĝo de maldika (kelkmilimetra) glacitavolo vintre, sur kiu velas la rokoj dum ventoblovo dum ekdegelo de la glacio. La esplorojn helpis la ekipado de la rokoj per GPS-aparatoj kaj aparta tempoakcela fotado.

La aŭtomata dokumentado de moviĝo de 60 rokoj okazis la 20-an de decembro 2013. Kelkaj el ili moviĝis 224 m, kun rapido de ĝis 5 m/s.

La konvenaj kondiĉoj (precipitaĵo, temperaturo, vento) malofte kuntrafas, tiel oni devas ofte atendi jarojn por la fenomeno.