Velsono

konsonanto prononcata per la malantaŭa paro de la lango
(Alidirektita el Velaro (fonetiko))

Velsonoj, velaroj, aŭ velaj konsonantoj estas konsonantoj artikulaciataj per la malantaŭa parto de la lango (la langa dorso) kontraŭ la palata velo.

Lokoj de artikulacio
Labialo
Bilabialo
Labial-velaro
Labial-alveolaro
Labial-dentalo
Koronalo
Lango-labialo
Interdentalo
Dentalo
Alveolaro
Apeksa konsonanto
Laminalo
Postalveolaro
Alveolo-palatalo
Retroflekso
Dorsalo
Palatalo
Labial-palatalo
Velsono
Uvularo
Uvular-epiglotalo
Radikalo
Faringalo
Epigloto-faringalo
Epiglotalo
Glotalo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu povas ne ĝuste montriĝi per iuj retumiloj.
[Helpon!]
vdr

Ĉar la vela regiono de la buŝa plafono estas relative vasta kaj la moviĝoj de la langa dorso ne estas tre precizaj, velaroj facile spertas asimiladon, movante sian artikulacion dorsenfrunten dependante de la kvalito de apudaj vokaloj. Ili ofte aŭtomate iĝas "fruntigitaj", tio estas parte aŭ tute palataj antaŭ sekvanta antaŭa vokalo, kaj "retiritaj" antaŭ dorsa vokalo.

Palataligitaj velsonoj (kia la angla /k/ en keencube) fojfoje nomatas palatovelaroj.

Multaj lingvoj ankaŭ havas labialigitajn velarojn, kia [kʷ], en kiu la artikulacion akompanas rondigo de la lipoj. Ankaŭ ekzistas labial-velaraj konsonantoj, kiuj duoble artikulaciiĝas ĉe la velo kaj ĉe la lipoj, kia [k͡p]. Tiu distingo malaperas ĉe la alproximanto [w], ĉar labialigo engaĝas la aldonon de labiala alproximiĝa artikulacio al la sono, kaj tiu ambigua situacio ofte nomiĝas labial-velara.

La velaraj konsonantoj identigitaj de la Internacia Fonetika Alfabeto estas:


IFA Priskribo Ekzemplo
Lingvo Ortografio IFA Signifo
ŋ velara nazalo Angla ring [ɹɪŋ] ringo
k senvoĉa velara plozivo Angla skip [skɪp] salteti
ɡ voĉa velara plozivo Angla get [ɡɛt] akiri
x vela frotsono senvoĉa Germana Bauch [baʊx] abdomeno
ɣ vela frotsono voĉa Margi ɣàfə́ [ɣàfə́] sago
ʍ senvoĉa labial-velara alproksimanto Angla which[1] [ʍɪtʃ] kiu
ɰ velara alproksimanto Hispana pagar[2] [paɰaɾ] pagi
velara laterala alproksimanto Mez-Wahgi aʟaʟe [aʟaʟe] kapkirle
w labial-velara alproksimanto Angla witch [wɪtʃ] sorĉistino


Piednotoj redakti

  1. Vidu liston de la anglaj dialect-oj kiuj distingigas inter which kaj witch.
  2. Intervokala g en la hispana ofte estas priskribita kiel tre leĝere artikulaciata vela frotsono voĉa.

Vidu ankaŭ redakti