Veles (makedone Велес) estas urbo situanta en la centra parto de Norda Makedonio, en la regiono Vardar. Ĝi estas la administra centro de la samnoma komunumo. En 2002, estis 43 716 loĝantoj.

Veles
Veles X19.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1400 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 43 716  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 43′ N, 21° 47′ O (mapo)41.71527777777821.775277777778Koordinatoj: 41° 43′ N, 21° 47′ O (mapo) [+]
Alto 206 m [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Veles

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Veles [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Loko, priskriboRedakti

Laŭ loĝantaro, ĝi estas la sesa plej granda urbo en la ŝtato. Ĝi estas disvastigita sur ambaŭ bordoj de la rivero Vardar. Sude de la urbo, la riveroj Topolka kaj Babuna enfluas en Vardar de dekstre. La alteco en la urbo estas 160 - 1350 m.

La aŭtovojo A1 / E75 trapasas la urbon de nordo al sudo. De tie, ĝi turniĝas orienten sur la ĉefa vojo A3.

La urbo estas vojkruciĝo de fervojoj. De Skopjo, la ĉefa linio kuras suden al Grekujo. De tie oriente turniĝas la linio kondukanta al la urboj Štip kaj Kočani. La trako tiam kondukas en sudokcidenta direkto al la urboj Prilep kaj Bitola.

LoĝantaroRedakti

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 43 716 loĝantoj.

El la totala nombro, 40 269 Makedonoj (92,12 %), 799 Ciganoj (1,83 %), 1.694 Turkoj (3,88 %) kaj la ceteraj.

Religio: 40.135 ortodoksa (91,81 %), 2.714 Islamanoj (6,21 %) kaj la ceteraj.

Veles estas grava industria kaj komerca centro.

En la urbo aŭ proksime okazas la produktado de porcelano kaj ceramiko, sterkaĵoj, tekstila produktado, ledproduktado, produktado de hejmaj aparatoj, fandejoj (plumbo, zinko), produktado kaj riparado de fervojaj veturiloj kaj, kompreneble, nutraĵa produktado kaj multaj aliaj.

Edukado, kulturo, ktp.Redakti

Ekzistas sep bazlernejoj en la urbo kaj almenaŭ 4 mezlernejoj. Pli ol 3 000 lernantoj frekventas ĉi tiujn lernejojn.

Estas multaj preĝejoj kaj monaasterejoj en la urbo.

ReferencoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Велес en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: https://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Pluaj fotojRedakti