Pajares de los Oteros

(Alidirektita el Velilla de los Oteros)

Pajares de los Oteros [paĤAres delosoTEros] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco kaj en la historia areo Los Oteros. Pajares de los Oteros estas komprenebla etimologie kiel Pajlstokejoj de la Montetoj.

Pajares de los Oteros
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 24209
Demografio
Loĝantaro 241  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 5° 28′ U (mapo)42.329722222222-5.4725Koordinatoj: 42° 20′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 791 m [+]
Areo 61,82 km² (6 182 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Pajares de los Oteros (Provinco Leono)
Pajares de los Oteros (Provinco Leono)
DEC
Pajares de los Oteros
Pajares de los Oteros
Situo de Pajares de los Oteros
Pajares de los Oteros (Hispanio)
Pajares de los Oteros (Hispanio)
DEC
Pajares de los Oteros
Pajares de los Oteros
Situo de Pajares de los Oteros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pajares de los Oteros [+]
vdr
Komarkoj de la provinco Leono; Esla-Campos sudoriente, oranĝece.
Preĝejo de Fuentes de los Oteros.
Valdesaz de los Oteros.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Fuentes de los Oteros, Morilla de los Oteros, Pajares de los Oteros, Pobladura de los Oteros, Quintanilla de los Oteros, Valdesaz de los Oteros kaj Velilla de los Oteros, okupas totalan areon de 61,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 232 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 44 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Cubillas de los Oteros, Gusendos de los Oteros, Corbillos de los Oteros, Cubillas de los Oteros, Matadeón de los Oteros, Fresno de la Vega, Valencia de Don Juan kaj Villabraz.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (vitejoj kaj vinproduktado, poste maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). En la municipa teritorio de Pajares de los Oteros estas la privata Flughaveno Los Oteros - Rogelio Fernández.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti