Velká (Kamýk nad Vltavou)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Velká |
Velká estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Kamýk nad Vltavou en distrikto Příbram. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km norde de Kamýk nad Vltavou sur kunfluejo de rivero Vultavo kaj rojo Vápenický potok. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 104 loĝantoj.
Velká | |
vilaĝo | |
Vido al domaro Roviště
| |
Oficiala nomo: Velká | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Příbram |
Administra municipo | Kamýk nad Vltavou |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Beneŝova montetaro |
Domoj | 48 2011 |
Rivero | Vultavo |
Situo | Velká |
- koordinatoj | 49° 39′ 41″ N 14° 15′ 01″ O / 49.66139 °N, 14.25028 °O (mapo) |
Katastro | 4,14 km² (414 ha) Velká nad Vltavou |
Loĝantaro | 104 (2021) |
Denseco | 25,12 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1325 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 262 63 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Velká situas en katastra teritorio Velká nad Vltavou kun areo 4,14 km².
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1325.
Post la dua mondmilito komencis iom post ioma forloĝigado. Kelke da loĝantoj foriris en limregionon kaj post la jaro 1948 devis multe da junaj homoj ŝanĝi okupon kaj foriri por laboro en industrio aŭ en minejoj.
La plej granda forloĝigado okazis inter la jaroj 1952–1954, kiam estis detruita dek kvar domoj kaj pavimita vojo kondukanta al najbaraj vilaĝoj estis inundigita. La kaŭzo estis konstruado de akva rezervujo Slapy. Municipo Velká tiel estis fortranĉita de la ĉirkaŭaĵo. La loĝantoj malaldoniĝis kaj la vilaĝo akiris karakteron de refreŝigeja domaro.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 278 |
1880 | 302 |
1890 | 297 |
1900 | 326 |
1910 | 294 |
1921 | 277 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 283 |
1950 | 193 |
1961 | 131 |
1970 | 108 |
1980 | 102 |
1991 | 89 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 70 |
2011 | 81 |
2021 | 104 |
Naturaj interesaĵoj
redaktiPavimita vojo
redaktiLa malnova pavimita vojo sur la maldekstra bordo de Vultavo en la municipo proponas interesajn belvidojn kaj ĝi estadas trairebla dum vintra forlasado de la valbaraĵo Slapy, se la surfaco de akvo estas ĝis 267 m s. m. (vidu surfaco de akvo en la rezervujoj PVL (el Retarkivo 20220116101235)).
Rokoj ĉe Velká
redaktiNorde de la vilaĝo sur la maldekstra bordo de rivero Vultavo troviĝas rimarkinda rokurbo, markata kiel Rokoj ĉe Velká aŭ nur mallongigite Velká. La konsisto de la roka urbo, elstaranta super la surfaco de la valbaraĵo Slapy, estas gradegaj granitaj rokturoj. Inter la plej konataj ĉi tieaj formacioj apartenas Sfingoj, Fumtubo (ankaŭ Dia fingro aŭ Piramido), Ulino kun dorsokorbo aŭ Vultura kapo, kiuj havas krom la lokaj nomoj diferencaj nomojn de montogrimpistoj.
Pluaj fotoj
redakti-
Velká nad Vltavou
-
Vido al akva rezervujo Slapy el belvidejo super rokoj ĉe Velká
-
Rokoj ĉe Velká: Sfingoj