Velleius Paterculus

Marko Velejo Paterkulo (19 a.K. - 31 p.K.) estis fama historiisto pri la Romia Imperio, kiu, malgraŭ ke Priŝiano el Cezareo[1] menciis lian antaŭnomon kiel Markus, kelkaj modernaj erudiciuloj lin identigas al Gajus Velejus Paterkulo, kies nomo enskribiĝas sur mejloŝtono en nordo de Afriko. Paterkulo devenis el distinginda familo el Kampanio kaj servis en la armeo en tre frua aĝo kiel tribuno en Tracio, Makedonio, Grekio kaj en la Oriento. En la 2-a jaro niaepoke li ĉeestis la renkontiĝon en la Eŭfrato inter Kajo Cezaro[2], nepo de Aŭgusto, kaj la partia reĝo Fraatases la 5-a[3]. Pli malfrue, kiel prefekto de kavalerio kaj legato, li servis okjarojn, ekde la jaro 4 el nia erao, en Ĝermanio kaj Panonio, sub la komando de la imperiestro Tiberio.

Gajo Velejo Paterkulo
(19 a.K. - 31 AD)
Romia historiisto
Romia historiisto
Persona informo
Velleius Paterculus
Naskiĝo 19 a.K.
en AeclanumKapuo,  Italio
Morto 31 p.K.
en  Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Gefratoj Magius Celer Velleianus vd
Infanoj Gaius Velleius Paterculus • Lucius Velleius Paterculus vd
Profesio
Okupo historiistomilitistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Pli konataj eldonistoj de Paterkulo redakti

Referencoj redakti

  1. Priŝiano el Cezareo estis romia gramatikisto kiu vivis ĉirkaŭe de la jaro 500 AD.
  2. Kajo Cezaro (20 a.K. - 21 p.k.) estis la pli maljuna filo de Marko Vipsano Agripo (64 a.K. - 12 a.K.) kaj Julia, la Malnova (39 a.K. - 14 p.K.).
  3. Fraatases la 5-a regis la partian imperion inter la 2-a jaro a.K. kaj la 4-a p.K.
  4. Marko Vinicio estis romia konsulo, aktiva en Romo inter la jaroj 30 kaj 45 AD.