Velletri

komunumo de Italio

Velletri estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Romo, kiu ekde 2015 havas novan nomon metropola urbo Romo. Komence de 2023 en la komunumo vivis 52 528 loĝantoj sur areo de 118,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 444 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Klemento la 1-a, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Velletri
Velletri
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco RM Romo
Geografia situo 41° 40′ N, 12° 47′ O (mapo)41.66666666666712.783333333333Koordinatoj: 41° 40′ N, 12° 47′ O (mapo)
Alto super marnivelo 332 m
Areo 113 km²
Loĝantaro 52 528 (2023)
Loĝdenso 444 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Aprilia (LT), Artena, Cisterna di Latina (LT), Genzano di Roma, Lanuvio, Lariano, Nemi, Rocca di Papa
Patrono Sankta Klemento la 1-a, papo
Festa tago 23-a de novembro
Nomo de loĝantoj (itale) velletraniveliterni
Poŝtkodo 00049
Imposta kodo L719
Kodo laŭ ISTAT 058111
Telefona prefikso 06
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaras la komunumoj Aprilia, Artena, Cisterna di Latina, Genzano di Roma, Lariano, Nemi, Rocca di Papa kaj Lanuvio.

Historio redakti

Velletri jam estis grava urbo en la tempo de la antikva Romo. Verŝajne ĝi estis fondita de la Etruskoj kaj poste konkerita de la Volskoj, kiu batalis kontraŭ Romo en la 4-a jarcento a.K.. Ekde 338 a.K. ĝi apartenis al Romo.

Ekde la 6-a jarcento Velletri apartenis al la Duklando Romo, kiu poste iĝis la Papa Ŝtato. Ĝi restis sub la papo (kiel reĝo) ĝis 1870, kvankam dum pluraj jarcentoj ĝi estis libera urbo ene de tiu ŝtato. Nur sub Napoleono, de 1798 al 1814, la papo forestis kaj Velletri estis parte respubliko, parte sub Napolo, parte sul la Franca Imperio.

Ekde 1870 Velletri apartenas al Italio.

Vidindaĵoj redakti

  • Porta Napoletana (Napola Pordego), konstruita en 1511
  • Katedralo de Sankta Klemento, kies origino estas verŝajne romia baziliko; la nuntempa aspekto datiĝas parte de la 13-a jarcento, parte de la 16-a kaj 17-a jarcento; la mozaikoj estis faritaj en 1951 de hungara artisto
  • kaj aliaj plu.

Famuloj redakti

  • Alessio Cerci, futbalisto
  • Iohano el Velletri, episkopo (13-a jarcento)

Eksteraj ligiloj redakti

 
komunuma panoramo