Venĝou estas metropolo kaj universitata urbo en Ĉinio. Municipo de Venĝou havas ankoraŭ 2 urbojn kaj 6 distriktojn.

Venĝou
WenzhouFiveHorses.JPG
Administrado
Poŝtkodo 325000 [+]
Retpaĝaro www.wenzhou.gov.cn [+]
Demografio
Loĝantaro 4 310 000  (2016) [+]
Loĝdenso 357 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo)27.999128120.656075Koordinatoj: 28° 0′ N, 120° 39′ O (mapo) [+]
Areo 12064,77 km² (1 206 477 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Venĝou
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Wenzhou [+]
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Venĝou etendiĝas en la orienta flano de la lando inter montoj kaj maro ĉe enfluo de rivero. Horzono estas UTC + 8 h.

HistorioRedakti

Venĝou estas loĝata jam antaŭ 4 miljaroj, kion pruvas diversaj tiutempaj ceramikaĵoj. Longe ĝi estis grava havenurbo. En 1876 ĝi estis malfermita al la eksterlanda teokomerco. Inter 1937-1942 dum la milito Venĝou atingis gravecon kiel unu el la malmultaj havenoj daŭre sub ĉina kontrolo. Ĝi malkreskis en la pli postaj jaroj de la milito, sed komencis renormaliĝi post bordakva komerco ekde 1955.

KlimatoRedakti

Venĝou havas subtropikan klimaton kun influo de musono. Vintre la vetero estas milda pro la proksimaj montoj. La temperaturo varias inter 8-28 °C. Jare pluvas po 1742 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter majo-septembro.

FontojRedakti

  • Angla Vikipedio
  • mapo

ĜemelurbojRedakti

 
Kolegio en Venĝou
 
Rivero en Venĝou, sur la maldekstra bordo universitato situas