Venceslaa Placo (ĉeĥe: Pri tiu ĉi sono Václavské náměstí), kies amplekson difinis Karolo la 4-a mem, estas la plej granda placo de Prago kaj ekde sia fondiĝo ĝi estas centro de la komerca vivo.

Venceslaa Placo
placo [+]

LandoĈeĥio

SituoPrago
- koordinatoj50° 4′ 56″ N, 14° 25′ 34″ O (mapo)50.08230814.426141Koordinatoj: 50° 4′ 56″ N, 14° 25′ 34″ O (mapo)
Poŝtkodo110 00 [+]

Venceslaa Placo (Ĉeĥio)
Venceslaa Placo (Ĉeĥio)
DEC

Venceslaa Placo (Prago)
Venceslaa Placo (Prago)
DEC
Map
Venceslaa Placo
Vikimedia Komunejo:  Wenceslas Square [+]
vdr
Venceslaa Placo

Ĝi ludis gravan rolon en la historio de Prago; ekz. en 1848 oni celebris tie tri naciajn Pentekostajn mesojn, kiuj iniciatis la ekflagron de revolucio. Ankaŭ en la 20-a jarcento la placo estis scenejo de gravaj politikaj manifestaĵoj. La domoj de la placo devenas el la lasta kvarono de la 19-a kaj el la 20-a jarcentoj. Supre fermas la placon monumenta novrenesanca konstruaĵo, la Nacia muzeo, kiun oni konstruis laŭ la planoj de arkitekto Josef Schulz en la jaroj 1885-1890.

Monumento de Sankta Venceslao, malantaŭ ĝi Nacia muzeo

Sub la Muzeo, iomete pli proksime al centro de la placo, staras Monumento de Sankta Venceslao, eminenta verko de la skulptisto Josef Václav Myslbek el la jaroj 1912-1913, formanta optikan kulminon de la tuta placo.

La supera duono de la Venceslaa placo havas ankaŭ tri novajn konstruaĵojn, kiuj reprezentas la nuntempan ĉeĥan arkitekturon, ili estas nome: la "Domo de nutraĵoj" (Dům potravin), la moderna hotelo "Jalta", kaj la "Domo de la modo" (Dům módy). Menciinda estas plue la novrenesanca domo de arkitekto A. Wiehl sur angulo de strato Vodičkova, kun fasado ornamita per pentraĵoj de L. Novák laŭ proponoj de Mikoláš Aleš kaj de arkitekto J. Fanta.

Venceslaa Placo dum vespero - supre kun Nacia muzeo

Vidu ankaŭ redakti