Vendemiero (france Vendémiaire) estas la nomo de la unua monato de la franca respublika kalendaro, ankaŭ la unua de la aŭtuna sezono. Ĝi komenciĝas la tago de la aŭtuna ekvinokso, kiu laŭ la jaro povas esti la 22-a,23-a24-a de septembro, kaj finiĝas la 21-an,22-an23-an de oktobro. Ĝi proksimume koincidas kun la ŝajna preterpaso de la Suno ĉirkaŭ la zodiaka konstelacio Pesilo.

Alegorio, nekonata aŭtoro

La nomo devenas el la latinida vorto por vinberrikolto, kio kutime okazas en tiu jarepoko en la Norda Hemisfero.