Venecia plurĥoreco

La nocio Venecia plurĥoreco signifas muzikan praktikon, kiu ekestis meze de la 16-a jarcento dum la malfrua renesanco en Italio. Venecio tiam estis gvida centro de muzika novigo (komparu Venecia Skolo).

Plurĥora sakrala muziko

Ekestis verkoj, kiuj inkluzivis la ejon, en kiuj ili estis muzikataj, estante dispartigitaj sur du aŭ pli partensembloj (t.n. „ĥoroj“), kiu staris diversloke en la ejokaj parte alternis, parte unuiĝis en tuteco-pasaĝoj, plenigante tiel la tutan salonon per sona pompo. Fra Ruffino d'Assisi, katedralkapelestro en Padovo, ĉ. 1510-20 komponis unuan fojon okvoĉajn psalmojn a coro spezzato, t.e. por dispartigita ĥoro resp. por du kvarvoĉaj ĥoroj. Ĉe li jam ekzistas trans la ŝanĝo pro psalmverso ankaŭ la ŝanĝo po vorto aŭ sensunuo en la verso mem kaj per tio la coro-spezzato-tekniko en la propra senco. Adrian Willaert pluevoluigis ĉi tiun teknikon precipe en siaj okvoĉaj salmi spezzati de 1550.

Ekde Giovanni Gabrieli ankaŭ pli kaj pli ofte komponistoj eksplicite diktis diferencigon de la sonkoloroj, ekzemple okupantaj unu ĥoron per arĉinstrumentoj kaj alian per blovinstrumentoj.

La plurĥora komponado kaj muzikado disvastiĝis rapide tra grandaj partoj de Eŭropo. La plej fama germana komponisto adaptinta la plurĥorecon estis Heinrich Schütz. Elstara ekzemplo por plurĥoreco en la germanlingva areo estas la grandmezura, 53-voĉa Missa Salisburgensis (eble 1682, atribuita al Heinrich Ignaz Franz Biber). Meze de la 17-a jarcento la prefero por plurĥoreco perdiĝis favore al pli orkestra komponmaniero, kiu plejparte deiris ekde Francio. Resto de plurĥoreco transvivis en la granda konĉerto, de kiu deiris ree kaj ree impulsoj por la baroka solokonĉerto.

Ankoraŭ Johann Sebastian Bach verkis duĥorajn motetojn, ankaŭ lia Pasiono laŭ s-ta Mateo havas duĥoran dispozicion.

El la okupiĝo pri historiaj modeloj romantikismaj komponistoj foje verkis du- aŭ plurĥorajn muzikaĵojn, oftege Felix Mendelssohn Bartholdy.