Venecia respubliko

Venecia respubliko (plennome La Plej Serena Respubliko Venecia, itale Serenissima Repubblica di Venezia aŭ ankaŭ La Plej Serena Respubliko de Sankta Marko Serenissima Repubblica di San Marco estis itala ŝtato kreita ĉirkaŭ la urbo Venecio kaj ekzistanta ekde la 8-a jarcento ĝis la jaro 1797. Pli poste ankoraŭ ekzistis por mallonga tempo respubliko kun centrejo en Venecio en postrevolucia tempo 1848 ĝis 1849.

La plej klara respubliko venecia
Origina nomo Serenissima Repubblica di Venezia
 Bizanca imperio 6971797 Habsburga monarkio 

historia lando • respublikosuverena ŝtato • maritime republic
Geografio
Venecia respubliko en la jaro 1796
Venecia respubliko en la jaro 1796
Ĉefurbo:
Areo:
70 000 km² (fine de la 15-a jarcento)
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
2 100 000 (fine de la 15-a jarcento)
Nacia konsisto:
Ŝtat-strukturo
diversaj monunuoj de fremdaj kaj de propra monstampado
Estiĝo:
697 (laŭ tradicio tiu ĉi jaro estis Paolo Lucio Anafesto proklamita kiel unua doĝo)
Pereo:
la 14-a de majo 1797 (Napoleon Bonaparte konkeris Venecion)
Antaŭaj ŝtatoj:
Bizanca imperio Bizanca imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Habsburga monarkio Habsburga monarkio
Historio
vdr

Sub la regado de la doĝoj la Venecia respubliko etendiĝis ĝis la riĉa Oriento (orienta marbordo de la Adriatiko, Peloponezo, Kipro, kvartaloj en Konstantinopolo kaj en la Latinaj Ŝtatoj de Sirio kaj Palestino. Famaj doĝoj estis Nicolò Marcello, Francesco Foscari, Pasquale Malipiero, Sebastiano Venier, Andrea Vendramino, Francesco Morosini kaj aliaj. Vidu artikolon Listo de doĝoj de Venecio. Kontinenten la Respubliko atingis la limojn de la Ŝtato de Milano, de la Papaj Ŝtatoj kaj de la Aŭstra imperio. En 1797 la Serenissima (Tre Serena Respubliko) perdis sian sendependecon pere de Aŭstrio.

Historio redakti

(Tiuj informoj estas tradukitaj el itala artikolo pri la Venecia Respubliko)

Naskiĝo de la doĝlando redakti

La respubliko naskiĝis en la 9-a jarcento el greka-bizancia teritorio de la nomata "Venetia maritima", dependa de la urbo Ravenna ĝis la Lombarda konkero de Venecio kio okazis en la jaro 732. La tradicio rakontas ke Paŭlicio Anafesto estis la unua Doĝo elektita per la venecia popolo, sed la naskiĝo de la doĝlando okazis en la provinca reformo de Bizancio kiu estis proponita de imperiestro Maurikios, per la elekto de la urba kapo kio nomiĝis Dux (aŭ dukas, δούκας en la greka-bizanca) aŭ simple milita kapitano por bari la lombardan invadon.

Famuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti