La Venezuela koturno (Odontophorus columbianus) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj. Ĝi povus esti samspecifa kun kvar aliaj specioj nome O. strophium, O. atrifrons, O. leucolaemus kaj O. dialeucos. Ĝi estas monotipa (sen subspecioj).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Venezuela koturno
Venezuela koturno
Venezuela koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. columbianus
Odontophorus columbianus
(Gould, 1850)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas nur kiel endemio en norda kaj centrokcidenta Venezuelo (sudokcidenta Táchira laŭlonge de la rivero Chiquito [cikIto] kaj la Cordillera de la Costa (Marborda Montaro) el Karabobo al okcidenta Miranda). Spite la latina scienca nomo la specio ne loĝas en Kolombio, kiu ĝis 1830 inkludis la teritorion de la nuna Venezuelo sed ne plu poste, dum la priskribo de la specio okazis jam en 1850; eble iam loĝis ankaŭ en Kolombio.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Estas malmulta informo pri ties populacio sed ĝi povus esti nur de malpli da 10,000 individuoj.

Ĝi havas malhelan vizaĝon, pli blankecan gorĝareon, brunecajn kronon, dorson kaj voston kun pli punktecaj flugiloj. La subaj partoj montras pli markatajn blankanigrajn punktojn.

Ili loĝas en humidaj montararbaroj kaj arbarbordoj de 800-2,400 m. Manĝantaj birdoj ŝajne preferas areojn kun multe da nepalmaj monokotiledonaj, tre vertikala folidenseco (kanopeo), kaj ne multaj palmoj (specioj Bactris).

Referencoj redakti