Vento de Santa Ana

La vento de Santa Ana estas varma, seka vento kiu blovas tra suda Kalifornio tipe dum malfrua aŭtuno kaj vintro.

La Santa Ana estas ekzemplo de vento de Föhn, la rezulto de altnivela aerpremo ĉe la alta, seka Granda Bazeno inter la montaroj Sierra Nevada kaj Rockies. Aero puŝiĝas malsupren laŭ la montoj ĝis la pacifika marbordo je la okcidento; la aeramaso varmiĝas dum falo pro kunpremo, kaj plue varmiĝas kaj sekiĝas tra la dezertoj de sudokcidenta Kalifornio ĝis ĝi atingas la bazenon de Los-Angeleso je ĉirkaŭ 60 km/h.

Tia kuniĝo el vento, varmo, kaj seko estas fifame helpema al fajro.

Simila fenomeno en Kolorado nomiĝas la vento de Chinook.