Ventoturbino (aŭ ventelektrejoventelektrigilo) transformas la ventoenergion al enloĝeje uzebla elektra energio.

Ventoturbinoj en Zeebrugge
Ventoturbinoj en Brugge (Boudewijnkanaal)

Atingebla povumo redakti

Per unu sola turbino eblas nuntempe atingi povumon ĝis ca 14 MW. Tiam diametro de la turbino estas ca 240 metroj. [1]

Situo tramonde redakti

Disvolviĝo en Germanio redakti

La germana kanceliero Gerhard Schröder kaj regiona ĉefministro Heide Simonis inaŭguris en 2005 apud Brunsbüttel en Ŝlesvig-Holstinio en Sjelenlete la plej grandan ventoturbinon de la mondo, nomatan Repower 5M. La ĝistiamaj turbinoj havis padelojn de 35 m, tiu nova turbino altas je 183 m, la padeloj havas diametron de 120 m.

La motorejo (generatora etaĝo) de la turbino havas 100-kvadratmetran spacon, al kiu apartenas balkono kun videbleco ĝis 33 km ĉe klara vetero. Oni enkonstruis lifton.

Unu turbino kostas 13 milionojn da eŭroj kaj produktas en optimuma kazo 5 megavatojn (5000 kilovatojn) da elektra energio, kiu provizas 4500 loĝejojn.

Ĝi estas eksperimenta ekzemplero, el kiu oni povas setligi 80 en la maron.

Unu kilovathoro da ventoenergio kostas 9 cendojn, la konvencia energio (el fosiliaj, nukleaj aŭ akvaj centraloj) kostas 3 cendojn (trionon). [mankas fonto]

La celo de la germana registaro estas kreskigi la nunan parton de 5,5 % de la ventoenergio al 15 % antaŭ 2015.

Disvolviĝo en Svedlando redakti

Dum jaro 2008 la totala ventoenergia povumo estis ca 1 GW (2 GWh/a). Jaro 2022 ĝi estis 15 GW (35 GWh/a), ĉirkaŭ 20% de la kvanto da produktata elektro. Kresko ĝis 18 GW (50 GWh/a) estas atendata ĝis 2024. Disvastigon de la ventoenergio laŭcele obstrukcas ne nur certaj politikaj partioj, sed ankaŭ la sveda armeo. [2] [3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti