Venuso ĉe sia spegulo

pentraĵo de Diego Velázquez
(Alidirektita el Venuso ĉe ŝia spegulo)


Venuso ĉe sia spegulo (hispane Venus del espejo) estas pentraĵo plenumita inter la jaroj 1647 kaj 1651 de la hispana artisto Diego Velázquez, elstara pentristo de la hispana ora epoko. La verko estis verŝajne pentrita okaze de vojaĝo de la artisto al Italio, kaj bildigas la diinon Venuson laŭ erotika maniero. Ŝi kuŝas ĉe lito kaj rigardas spegulon tenitan de la dio de voluptema amo, Kupido.

Venuso ĉe sia spegulo
Venuso ĉe sia spegulo
Diego Velázquez1647-55
Oleo sur tolo
122 × 177 cm
National Gallery (Londono)
vdr

Multe oni spekulacias pri la etoso kion Velázquez trafis en Italio kaj kial tiu libera kaj voluptema etoso tute malkongruis kun la perforte konservativa hispanaj Kortego kaj alta socitavolaro, kiuj tute malakceptus publikajn ekspoziciadojn de tiaj pentraĵoj.

Vidu ankaŭ redakti