Venuso (diino)

Romia diino de amo

Venuso, ankaŭ nomata VeneroZ, estis malgrava diino en Romo, ĝis la romanoj identigis ŝin al la bela greka diino pri Amo kaj Beleco, Afrodito. Tiam Venuso fariĝis grava diino. Ŝia latina nomo estas Venus (nominative), kaj pro sia beleco ŝi donis sian nomon al Venuso, la plej bela kaj hela planedo en la ĉielo.

Venuso
Sekso ina
Eble sama Afrodito, Turan, astrologia Venuso
Familio
Edzo/Edzino Vulkano
Infanoj Formido, Kupido
vdr
Venuso
romia dio • dio pri fekundeco • diino
Verko Tannhäuser
Informoj
Originala nomo Venus
Eble sama Afrodito • Turan • astrologia Venuso
Sekso ina
Edzo/Edzino Vulkano
Infanoj Formido • Kupido
vdr

Venuso edziniĝis kun la lama dio Vulkano. Sed Venuso amis ankaŭ la dion Marso, kaj ŝi naskis Kupidon, la junan dion pri Amo.

Venuso amis ankaŭ du mortemulojn, nome Adonison kaj Anĥizon. Venuso kaj Anĥizo estis la gepatroj de Eneo. Granda heroo, Eneo postvivis la falon de Trojo, kaj fondis la novan nacion de Latio en Italio. Eneo estis praulo de Romulo. Pro tio, la romanoj kredis Venuson la patrino de sia gento.

Detalo el La naskiĝo de Venuso, William Adolphe Bouguereau

Al Venuso la romianoj dediĉis tagon de la semajno, nome vendredon.

Famaj artaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti