Verŝotablo estas la centra meblo en kafejo kaj trinkejo. Malantaŭ la verŝotablo, kutime provizita per unu aŭ pluraj bierkranoj, staras la verŝist(in)o aŭ la gastejestr(in)o por plenigi la glasojn. Gastoj foje povas sidi sur taburetoj antaŭ la verŝotablo, sed tio estis unu el malpermesoj dum la fino de la KOVIM pandemio. La tablo kutime havas altecon de ĉirkaŭ 1,10 metroj, tiel ke plenkreskulo povas facile apogi sin sur ĝi per siaj kubutoj. Iu ajn staranta ĉe la verŝotablo ofte aŭ tre longe estas foje nomata verŝtablopendanto, eŭfemismo por drinkemulo.

Verŝotablo en restoracio Casa Marieta en la hispana urbo Gerona.

Verŝotablo ankaŭ estas nomata drinkeja aŭ kafeja bufedo.

Inter aliaj, la scenoj antaŭ verŝotablo estas tipa ejo ĉe vakeraj filmoj kune kun la duelo surstrata antaŭ la trinkejo (saloon) ĝuste post kverelo ĉe la verŝotablo, se tiu ne finiĝas per ĝenerala pugnobatalo. Tipa kaj humura momento estas la glitado sur la malsekaj glasoj da viskio de unu pinto al alia.