Vera Faragó
Vera Faragó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Faragó Vera estis hungara aktoro, komikisto, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Feuerwerker Deborah.
Vera Faragó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Feuerwerker Deborah |
Naskiĝo | 21-an de januaro 1937 en Budapeŝto |
Morto | 4-an de junio 2004 (67-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B parcella, 9. sor, 26. sírhely |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1953–1955) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Vera Faragó[1][2] naskiĝis la 21-an de januaro 1937 en Budapeŝto, ŝi mortis la 4-an de junio 2004 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiVera Faragó devenis el juda familio. Ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1955 (laŭ fontoj, sed ŝi ne estas trovita inter la diplomitoj). Ŝi komencis sian aktoran karieron en migra "vilaĝteatro" (1955-1962). Ŝi estis longe membro de "Gaja Scenejo" ekde 1962 jam kiel komikisto. Ŝi ricevis premiojn en 1979 kaj 1997.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Mór Jókai: A kőszívű ember fiai - Alfonsine Plankenhorst
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Lady Milford
- Andor Gábor: Dolarpaĉjo (teatra versio) - Sanzonett
- Poiret: Őrült nők ketrece....Simone
- Gábor Vaszary: Bubus - fraŭlino
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Szegény gazdagok (1959) - Mariora
- Házasságból elégséges (1962)
- Itt járt Mátyás király (1966)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Lauren Bacall, Whoopi Goldberg[3]
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Bonan vesperon somero, bonan vesperon amo (1971) - fratino de Zsuzsanna
- Nyolc évszak 1-8. (serio, 1987)
- Szomszédok (serio, 1989-1997)